“Estas eble.”

“Pli ol tio. Estas verŝajne. Kaj certe vi komprenas la gravan urĝecon de tiu ĉi nova kazo, kaj kial mi urĝis junan Openŝavo ke li singardu. La bato ĉiam falis je fino de la tempo bezonita por la vojaĝo de la sendinto. Sed tiu ĉi devenis de Londonon, do ni ne povas dependi de prokrasto.”

“Je l’ĉielo!” mi ekkriis. “Kion povas ĉi tiu persista persekuto signifi?”

“La paperoj de Openŝavo evidente estas gravegaj al iu aŭ iuj en la velŝipo. Mi opinias ke estas certe ke devas esti pli ol unu el ili. Solulo ne povas mortigi du homojn tiel ke li trompas mort-enketan ĵurion. Devas esti kelkaj responsuloj, kaj ili devas esti elturniĝemaj kaj rezolutaj. Tiujn paperojn ili intencas akiri de tiu ajn, kiu estas la posedanto. Do la ‘KKK’ ne estas la inicialoj de unu homo sed la insigno de societo.”

“Sed kiu societo?”

“Ĉu vi neniam-” diris Holmso antaŭen klinante sin kaj mallaŭtigante la voĉon – “ĉu vi neniam aŭdis pri la Ku-kluksa Klano?”

“Neniam.”

Holmso foliumis la libron sur la genuoj. “Jen,” diris li postmomente.

“Ku-kluksa Klano. La nomo devenis de la supozita sono produktito kiam oni levas la ĉanon de fusilo. Tiun ĉi teruran sekretan societon formis kelkaj eksaj soldatoj de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko en la sudaj Usonaj Ŝtatoj post la enlanda milito, kaj rapide formis lokajn filojn en variaj regionoj precipe en Tenesio, Luiziano, la Karolinoj, Georgio kaj Florido. Ĝi agas politike kaj precipe por terorize la Negro-voĉdonantojn kaj por mortigi kaj por forpeli el la lando ĉiujn kontraŭstarantojn. Ĉiun perforton oni kutime antaŭas per iu konata signo – kutime per branĉeto de kverko-folioj aŭ per la semoj de melono aŭ de oranĝo.



12 из 16