Kiam la viktimo ricevas ĉi tiun signon, li aŭ ĝustigis la moron aŭ fuĝas el la lando. Se oni defias, sendube la morto atendas, kutime per strangan kaj neantaŭvidita maniero. Tiom perfekta estis la organizado kaj tiom sistemaj la metodoj ke en preskaŭ neniu kazo en la registroj oni sukcesis senpune defii aŭ en kiu oni povas spuri la fiagon ĝis la responsulo. Iom multe da jaroj la societo prosperis spite al la penado de la Usona registaro kaj de la pli bonaj rangoj de la komunumoj en la sudaj ŝtatoj. Fine en la jaro 1869 la movado iom rapide desiĝis, kvankam estis sporadaj aperoj de post tiam.

“Vi observu,” diris Holmso, formetante la volumon, “ke la subita disiĝo de la societo okazis samtempe kiel la translokiĝo de Openŝavo kun la paperoj. Estas ja eble kaŭzo kaj efiko. Ne surprize ke neplaĉeblaj homoj serĉis lin kaj lian familion. Vi povas kompreni ke tiu registro kaj taglibro kunkulpigu iujn el la eminentuloj en la sudaj ŝtatoj, kaj ke estu multaj, kiuj estas maltrankvilaj ĝis kiam oni reakiros la dokumentojn.”

“Do la paĝon ni jam vidas -”

“Tian ni devus anticipi. Laŭ mia memoro ĝi tekstis, ‘Oranĝe semis je A, B kaj C’, t.e. la societo avertis ilin. Kaj mi registris ke A kaj B for., aŭ foriris la landon, kaj fine ke oni vizitis C-on kun fia rezulto por C, mi certas. Nu mi opinias, doktoro, ke ni lumigu ĉi tiun malluman lokon, kaj mi kredas ke la sola oportuno por juna Openŝavo dumtempe estas tio ke li faru precize laŭordone. Ne povas fari neniun plu ĉi-vesperon, do donu al mi la violonon kaj ni penu forgesi la aĉan veteron dum duona horo kaj la pli aĉan agadon de la homaro.”

La venontan matenon la ĉielo sennubiĝis kaj la suno brilis per milda lumo tra la duonhela vualo pendita super la urbego. Ŝerloko Holmso jam matenmanĝis kiam mi malsupreniris.

“Vi pardonu ke mi ne atendas vin,” diris li; “mi antaŭvidas ke mi havas tre afereman tagon antaŭ mi pro la kazo de la juna Openŝavo.”



13 из 16