“Kion vi klopodos?” mi demandis.

“Tio dependas de la rezultoj de mia unua enketo. Mi iru Horshamon malgraŭ ĉio.”

“Ĉu vi ne iros tien unue?”

“Ne, mi komencos en la urbo. Sonoriligu kaj la servistino portas kafon al vi.”

Dum mi atendis, mi alprenis la ne jam legitan ĵurnalon de la tablo kaj foliumis la paĝojn. La okuloj haltis sur titolo kiu terurigis la koron.

“Holmso,” mi ekkriis, “vi tromalfruas.”

“Ha!” li diris formetante la tason, “tian mi timis. Kiel oni tion faris?” Li trankvile diris, sed mi povis scii ke li estis emocia.

“Miaj okuloj ekkaptis la nomon Openŝavo, kaj la titolo ‘Tragedio apud Ponto Vaterluo’. Jen: ‘Inter la naŭa kaj la deka lastan nokton konstablo Kuko de la divizio H deĵorante apud la ponto aŭdis helpkrion kaj plaŭdon en la rivero. La nokto tamen estis tre malluma kaj ŝtormema, tiel ke malgraŭ la helpo de kelkaj preterpasantoj estis tute ne eble savi lin. Tamen oni alarmis kaj per helpo de la rivera polico oni regajnis la kadavron. Montriĝis ke estis tiu de juna sinjoro, laŭ koverto en la poŝo nomita Johano Openŝavo, kiu loĝis en Horshamo. Oni konjektas ke li rapidis por atingi la finan trajnon el Stacidomo Vaterluo kaj pro la hastemo kaj la mallumo li mistrafis la padon kaj falis super la randon de unu el la malgrandaj dokoj por la riveraj vaporboatoj. La kadavro montris neniun spuron de perforto, kaj oni ne dubas ke la mortinto estas viktimo de malfeliĉa akcidento, kiu devas averti la aŭtoritatulojn pri la kondiĉo de la riveraj dokoj.’”


Momenton ni sidis silente. Holmso estis pli deprimita kaj agitita ol mi iam antaŭe spertis.

“Tiu difektas mian fieron, Vatsono,” li fine diris. “Estas etanima sento sendube, sed difektas la fieron. Estas nun persona afero, kaj se Dio donu al mi la sanon, mi kaptos ĉi tiun bandon. Li petis helpon de mi kaj mi sendis lin al la morto-!” Li eksaltis el la seĝo kaj maltrankvile paŝis jen kaj jen en la ĉambro kun ruĝaj vangoj, nervoze kunmetante la manojn.



14 из 16