Li petegis al la patro, ke mi loĝu ĉe li kaj al mi li estis bonkora. Kiam li ne estis ebria li ŝatis ludi tritrakton kaj damludon kun mi, kaj mi reprezentis lin al la domservistoj kaj la vendistoj, tiel ke kiam mi havis dek ses jarojn mi estis tuta domestro. Mi mem retenis la ŝlosilojn kaj mi povis eniri ĉiun ĉambron laŭ mia plaĉo, tiom longe ke mi ne ĝenis lin. Estis unusola escepto, tamen, ĉar estis unu ĉambro, subtegmenta fatrasa ĉambro ĉiam ŝlosita, kaj kiun li neniam permesis al mi eniri. Pro mia knabeca scivolemo mi gvatis ĉe ŝlosilotruo, sed mi povis vidi nur kolekton de malnovaj skatoloj kaj pakoj, kiel oni supozu ke estas en tia ĉambro.

“Iun tagon – en marto 1883 – letero alialande poŝtstampita kuŝis surtable ĉe la telero de la kolonelo. Nekutime li ricevis leterojn, ĉar li kontante pagis ĉiun fakturon, kaj li havis neniun amikon. ‘El Hindio!’ diris li kiam li ĝin alprenis, ‘de Pondiĉero poŝtstampita! Kio estas tio? Kiam li rapide malfermis, kvin malgrandaj sekigitaj oranĝ-semoj frapetade falis sur la telero. Mi ekridis, sed oni forigis la ridadon de miaj lipoj per la mieno de mia onklo. Per lipoj falantaj, okuloj elstarantaj, haŭto griziganta li rigardegis la koverton kiun li tremete tenis. ‘KKK,’ li ekkriis, tiam, ‘Mia Dio, mia Dio, oni malkovris miajn pekojn!’

“‘Kio okazas, onklo?’ mi ekkriis.

“‘La Morto,’ diris li kaj ekstariĝante li forlasis min kun mia koro palpitante pro teruro. Mi alprenis la koverton kaj vidis ke oni trifoje interne skribaĉis la literon K. Estis neniu alia krom la kvin sekigitaj semoj. Kial li tiom ege teruriĝas? Mi postlasis la tablon kaj dum mi supren iris la ŝtuparon, mi trafis lin malsupren irantan kun rusta ŝlosilo verŝajne por la subtegmenta ĉambro kaj latuna skatoleto kiel kaso.

“‘Kion ajn ili faros, mi ja matigos ilin,’ li sakreme diris, ‘Sciigu al Maria ke mi deziras fajron en mia ĉambro hodiaŭ, kaj venigu Fordhamon la solicitoro de Horshamo.’

“Mi laŭordone obeis, kaj kiam la solicitoro alvenis, oni petis ke mi eniru la ĉambron de mia onklo. La fajro hele brulis, kaj sur la krado estis amaso da nigraj cindroj kvazaŭ de bruligita papero, kaj la latuna skatoleto apude staris malfermite kaj malplene. Kiam mi ekrigardis la ujeton mi rimarkis surprizite, ke sur la kovrilo oni trifoje skribis la literon K, kiun mi legis tiun matenon sur la koverto.



4 из 16