“‘Mi deziras, Johano,’ diris mia onklo, ‘ke vi atestu mian testamenton. Mi testamentas mian heredaĵon kun ĉiuj avantaĝoj kaj malavantaĝoj al mia frato, via patro, de kiu ĝi sendube venos al vi. Se vi povos senĝene ĝui ĝin bone! Se ne, mi konsilas al vi, mia knabo, ke vi transdonu ĝin al via plej letala malamiko. Mi bedaŭras ke mi donas al vi tian du-tranĉan aferon, sed mi ne scias tion, kio okazos. Bonvolu subskribi ĉi tiun paperon, kie montras s-ro Fordhamo.’

“Mi subskribis laŭordone, kaj la solicitoro retenis la paperon kiam li foriris. Tiu kurioza okazo profunde imponis min, kiel vi opiniu, kaj mi primeditis multfoje sed neniam povis mi kompreni la signifon. Tamen mi ne povis eskapi la maltrankvilan senton de timego, kvankam la sento iĝis ĉiam malpli akra dum pasis semajnoj kaj nenio okazis. Tamen mi povis vidi ke mia onklo ŝanĝiĝis. Li drinkis pli ol antaŭe, kaj li estis malpli inklinita al kuneco. Li pasis pli da tempo en sia ĉambro kun pordo ŝlosita de interne, sed kelkfoje li eliĝis en ebria deliro kaj tien kaj reen kuregadis en la ĝardeno tenante revolveron, laŭtkriante ke li timas nenion, kaj ke nek diablo nek viro enfermu lin, kiel ŝafon en kaĝo. Kiam forpasis la frenezon, li hastegadis en sian ĉambron kaj ŝlosadis la pordon, kiel viro kiu ne plu povas defii la teruron ĉe la fundo de sia propra animo. Tiaokaze mi vidis ke eĉ je malvarmega tago lia vizaĝo malseke briletis, kiel ĵus subakviĝis.

“Nu, mi finrakontu la aferon, s-ro Holmso, ĉar mi ne deziras ĝeni vin. Iun nokton kiam li ebrie ekeliris, li ne revenis. Ni eltrovis lin, kiam ni serĉis, survizaĝe mergitan en verde rekrementa flako ĉe piedo de la ĝardeno. Ŝajne ne estis perforto, kaj la akvo profundis nur sesdek centimetrojn, tiel ke verdiktis la ĵurio pro lia stranga maniero, ke li sin mortigis. Sed mi, kiu sciis kiel eĉ la penso pri la morto maltrankviligis lin, preskaŭ ne povis persvadi min mem ke li serĉis la morton. Pasis la afero tamen kaj mia patro ekposedis la heredaĵon, kaj proksimume 14000 pundojn.”



5 из 16