“Momenton,” Holmso interrompe diris, “mi antaŭvidas, ke via deklaro estas unu el la plej rimarkindaj, kiun mi iam ajn aŭskultis. Kiam ricevis via onklo la leteron, kaj kiam li ŝajne sinmortigis?”

“La letero alvenis la 10an de marto 1882. Li mortis post sep semajnoj je la nokto de la 2a majo.”

“Dankon. Daŭrigu, mi petas.”


“Kiam mia patro akiris la Horshaman bienon, li, laŭ mia peto, zorgeme esploris la subtegmentejon, kiun oni ĉiam ŝlosis. Ni trovis la latunan skatoleton, kvankam la enhavaĵojn oni detruis. Interne de la kovrilo estis papera etikedo surskribita ‘KKK’ kaj sube ‘Leteroj, Memorandoj, Kvitancoj kaj Registro’. Mi supozas, ke tiuj indikas la naturon de la dokumentoj detruitaj de kolonelo Openŝavo. Rilate al la cetera estis neniu grave en la subtegmenta ĉambro krom multaj notlibroj kaj disĵetitaj paperoj, kiuj rilatas al la vivo de mia onklo en Usono. Kelkaj el ili estis pri la enlanda milito kaj montris ke mia onklo bone militservis kaj estis kuraĝa soldato. Aliaj estis pri la rekonstruado de la sudaj ŝtatoj kaj plejparte koncernis la politikon. Evidente li forte kontraŭstaris la tapiŝvalizajn politikistojn,

“Nu, komence de la jaro 1884 mia patro transloĝiĝis en Horshamo, kaj ĉio estis tiel bone kiel eble ĉe ni ĝis januaro 1885. Je la kvara tago de la novjaro mi aŭdis mian patron akre ekkrii dum ni matenmanĝis. Li sidis kun ĵus malfermita koverto en unu mano kaj kvin sekigitaj oranĝ-semoj aliamane. Li ĉiam ridis pri tio kion li nomis mia absurda rakonto pri la kolonelo, sed li aspektis terurita kaj perpleksigita kiam same okazis ĉe li.



6 из 16