Aliaj kredas, ke la animo estas la principo de intelekto, la universa aganto, el kiu ĉiu estulo sorbas ioman parton. Laŭ la penso de tiuj, en la tuta universo ekzistas unu sola animo, disĵetanta erojn al la diversaj estuloj dotitaj per intelekto, dum ties vivo; ĉiu el tiuj eroj, post morto, revenas al la komuna fonto, kie ĝi miksiĝas kun la tuto, same kiel la riveroj kaj riveretoj refluas en la maron, el kiu ili fontis. Ĉitiu opinio diferencas de la antaŭa per tio, ke, laŭ ĝi, estas en ni io krom materio kaj ke io restas post morto; sed tio estus, pli aŭ malpli, kvazaŭ ĉio forfiniĝus, ĉar, jam ne havante individuecon, ni ne plu konscius pri ni mem. Laŭ tiu opinio, la universa animo estus Dio kaj ĉiu vivanto estus parto de la dia Estulo: ĉi-tio estas ia modifita formo de panteismo.

Aliaj, fine, asertas, ke la animo estas io morala, malsama, sendependa de la materio kaj konservanta sian individuecon post morto. Sen kontraŭdiro, ĉi-tiu estas la plej ĝenerala signifo, ĉar, kun unu aŭ alia nomo, la ideo pri tiu estaĵo, postvivanta la korpon, troviĝas en la stato de kredo instinkta kaj nedependa de ĉiu instruado, en ĉiuj popoloj, kia ajn estas la grado de ties civiliziteco. Ĉitiu doktrino, laŭ kiu la animo estas kaŭzo kaj ne efiko, estas tiu de la spiritualistoj.

Ne diskutante la meriton de tiuj opinioj kaj konsiderante nur la lingvan flankon de la demando, ni diras, ke tiuj tri signifoj de la vorto animo formas tri malsamajn ideojn, ĉiu el kiuj postulus apartan vorton. Ĝi estas trisenca vorto, kiun ĉiu homo povas, ja prave, difini laŭ sia vidpunkto; neperfekteco troviĝas en la idiomo, kiu havas unu solan vorton por tri ideoj.



4 из 436