
Du tagojn Raĥelo Hovelso estis malsana, iam delira, iam histeria, tiel ke flegistinon oni dungis por nokte sidi ĉe ŝi. La trian nokton post la malapero de Bruntono, la flegistino, trovante sian pacienton dormanta, ekdormetis sur la brakseĝo. Kiam ŝi ekvekis frumatene, ŝi trovis malplenan liton, fenestron malfermitan kaj neniun signon de la invalido. Oni tuj vekigis min, kaj kun du lakeoj, mi ekserĉis la malaperintinon. Ne malfacile trovi ŝian direkton, ĉar de sub ŝia fenestro ni povis sekvi ŝiajn piedsignojn facile trans la gazono ĝis la bordo de la lageto, kie ili malaperis apud la gruza pado kiu kondukas el la bieno. La lageto profundis tie du metrojn, kaj vi povas imagi niajn sentojn, kiam ni vidas la spuron de la demenca povrulino ĉeborde.
Kompreneble, ni tuj dragis por retrovi la restaĵon, sed neniun spuron de la kadavro ni povis trovi. Aliflanke, ni malmergis objekton tre neanticipitan. Ĝi estas tola sako enhavanta malnovajn rustajn kaj miskolorigitajn metalaĵojn kaj malbrilajn ŝtonetojn aŭ vitraĵojn. Tiu ĉi stranga trovaĵo estas ĉiu kiun ni povis eltiri el la lageto, kaj, kvankam ni serĉis kaj esploris ĉie hieraŭ, ni konas nenion pri la sorto de aŭ Raĥelo Hovelso aŭ Rikardo Bruntono. La graflanda polico ne scias kion fari, kaj mi venas al vi kiel la fina rimedo.
— Vi povas imagi, Vatsono, kiel avide mi aŭskultis ĉi tiun eksterordinaran sekvencon de eventoj, kaj klopodis popece kunmeti ilin, kaj elpensi iun komuna alligantan fadenon. La ĉefservisto foriris. La domservistino foriris. La domservistino amis la ĉefserviston, sed poste li igis ŝin malami lin. Ŝi estas de kimra sango arda kaj pasia. Ŝi estis terurige ekscitita tuj post lia malapero. Ŝi forĵetis la sakon enhavantan la strangaĵojn. Jen ĉiujn la faktorojn mi prenis en konsideron, kaj tamen neniu el ili temis pri la kerno. Kie estas la komenco de ĉi tiu ĉeno de eventoj? Tie kuŝis la fino de ĉi tiu implikita linio.
— Mi devas vidi la paperon, Musgravo, kiun ĉi tiu ĉefservisto via opinias konsultinde, eĉ ĝis risko de maldungo. — mi diris.
