— Estas kurioza kolekto.

— Tre kurioza, kaj la historio alligita imponos al vi eĉ pli kurioza.

— Ĉi tiuj relikvoj havas historion, ĉu?

— Tiagrade ke ili ja estas historio.

— Kion vi intencas?

Ŝerloko Holmso alprenis ĉiun unope kaj metis laŭ la tabla rando. Tiam li residiĝis sur sia seĝo kaj rigardadis ilin per glimbrilo de kontentiĝo en la okuloj.

—  Ĉi tiuj, — li diris, — estas ĉiuj, kiujn mi ankoraŭ havas, por rememorigi min pri la aventuro de la Musgrava rito.

Mi jam aŭdis lin mencii la kazon pli ol unufoje, kvankam mi neniam povas amasigi la detalojn. “Mi ĝojos,” — diris mi, —  se vi faros rakonton pri ĝi.”

—  Ĉu lasu la malordon? — li petole kriis. — Via neteco ne subtenas iom multe de streĉado, post ĉio, Vatsono. Sed mi ĝojos ke vi aldonu ĉi tiun kazon al via kroniko, ĉar estas punktoj en ĝi kiuj farigis ĝin unika en la krimaj registroj de ĉi tiu aŭ, mi kredas, de iu ajn alia lando. Kolekto de miaj atingoj estas certe nekompleta kiu enhavas neniun rakonton pri ĉi tiu tre stranga afero.

— Vi memoru kiel la afero de la Gloria Skoto, kaj mia interparolo kun la malfeliĉa viro, kies sorton mi rakontis al vi, unue turnis mian atenton en la direkto de la profesio kiu iĝis mia vivlaboro. Vi vidas min nun kiam mian nomon oni konas vaste kaj dise, kaj kiam la publiko kaj la oficiala polico agnoskas min nun kiel finan kasacian kortumon en dubaj kazoj. Eĉ kiam vi konis min unue je la tempo de la afero, kiun vi rememorigis en "Etudo en skarlato", mi jam estigis konsiderindan, kvankam ne lukran, kontaktaron. Vi apenaŭ ne povas kompreni, do, kiom malfacilon mi unue trovis, kaj kiom longe mi atendis antaŭ ol mi sukcesis fari ioman progreson.

—  Kiam mi unue alvenis Londonon, mi akiris ĉambrojn en Strato Montaguo, proksime al la Brita Muzeo, kaj tie mi atendis, plenumante mian abundan libertempon per la studado pri ĉiuj branĉoj de la scienco, kiuj eble farigis min pli efika.



3 из 20