
Ĉar Ĵimmy la Ĝisorela jam sciis du tagojn de sia kontrabandista konato, ke Fred la Malpura estas en Frisko. Sed li sciis eĉ tion, kiu informos la anglan ambasadejon pri la restadejo de la Kapitano, tiu ricevos cent pundojn.
Vole ne vole prezentiĝas la demando en la leganto, kial ne anonciĝis Jimmy la Ĝisorela por la cent pundojn da premio ĉe la angla ambasadejo, li sciis certe la spuron, kondukantan al la loĝejo de sinjoro Wagner. Li ja ne konis la proksiman adreson de la konstanta loĝejo de la Blubarbulo, sed li povintus esti la malkaŝanto de lia spuro sen la scio de la grava adreso. Ĝi ne estas denunco, ĉar la polico serĉas la Kapitanon „negoce”, garantiante lian liberan foriron. Sed fine certe ne estintus malkaŝanto de la spuro, ĉar per tiu spuro la ambasadejo povintus atingi nenion. Ĉar la loĝejon de sinjoro Wagner en Frisko konas maksimume nur kvar homoj el la mondo, kaj Jimmy la Ĝisorela, mi tute ne devas diri, ne apatenis al tiuj kvar homoj.
Krome la privilelgiaj membroj de la krimula mondo por nenia premio ŝatas iri en oficialan lokon. Superstiĉo de spertaj homoj, ke la vizitado de oficejoj malofte alportas bonon.
Jimmy la Ĝisorela havis multajn, malgajan spertojn en rod- kaj aliaj policoj. La mono gravas, kaj ne estas saĝa afero scivoleme demandadi pri ties deveno, sed ankaŭ tio havas limon. La fregat-ĉefleŭtenanto, kiel fifama kontrabandisto, ne tro timis la tanspason de la limoj, sed la sojlo de oficialaj lokoj, tamen estis limo por li, kiun li malofte trapasis propravole. Tial li ne anonciĝis kun sia malnova informo, kiel malkaŝanto de spuro ĉe la angla ambasadejo, kaj tial kriis sinjoro Wagner, ke „ni kuru!”, antaŭ ol li falis surventren. Kaj samtiel li ne miris, kiam mano, simila al ŝraŭba kunpremilo kaptis lian kolon kaj strigis lin tiel, ke li ne povis eĉ ekmoviĝi.
