— Jen vidu! — li balbutaĉis kun deformiĝinta, sed kun ĝentila mieno. — Mia kara amiko strovaĉek!.. Mi dankas, ke vi helpis mi ekstari, kaj nun senpolvigu min. — Ĉar li ne ricevis respondon, kaj la ŝraŭba kunpremilo ne loziĝis, li kiaĉis eĉ kun pli afabla rideto: — Ĉu vi ne havas hazarde cigaron? Nek mi scias, de kiam mi ne fumis!..

Jimmy la Ĝisorela havis esterordinare pitoreskan, ĝenerale konatan uniformon de Fragat-ĉefleŭtenanto. (Li mem kreis la rangon kaj la uniformon.)

La uniformo aspektis jene: unuavice du pompaj kaj brilaj, ledaj gamaŝoj, surkape la viziera, blanka ĉapo de la usona, volontula ambulanco, kaj flaneljako kun oraj butonoj! (Kiu ne sciis, ke lia vestaĵo estas uniformo de fregat-ĉefleŭtenanto, tiu ĵurintus, ke li vidas hejman jakon.) Nu kaj la aristokrata, unuarange dekorativa, monoklo kun tenilo. Li portis sub tiu nomo la kuracistan lupeon, pendanta sur transmisio de biciklo, kiun oni uzas precipe por ekzameni la irison. Jimmy la Ĝisorela iafoje levis la instrumenton al sia iu okulo, kiam li pensis, ke li devas reprezenti.

— Fia poŝoŝtelisto! — li kriis al sia kaptito anstaŭ saluto. — Ne provi min trompi, ĉar mi vangofrapos vin je splitoj.

— Vi minacas min ĉiam per tiuj splitoj — nerviziĝis sinjoro Wagner. — Kial vi demandas la kvinan fojon, kie estas Fred la Malpura? Ĉu mi estas la gardanto de tiu strovaĉek?!

— Vi certe scias, pri kio temas?! Ĉar mi tute ne demandis vin! Ne timu, mi ne mortigos tiun porkon! Mi nur pagos al li pro la kvaranteno kaj pro ĉio, kion li faris kontraŭ mi!

— Nu bone! Atendu ĉi tie, mi tuj sendos lin! — kaj li jam estus ekironta, se la fera mano ne estus retirinta lin. — Nu!.. Vi ĉiam tiradas min!

— Nun atentu min! Mi kontentigos mian koleron kontaŭ vi, se vi ne gvidos min al via kaŝejo! Mi scias, ke ĝi estas proksime al la ferponto de Frisko.

— Dankon, strovaĉek! De tie mi trovos mian hejmon!.. Mi cerbumadas jam unu horon… Vi, ne tiradu min!



11 из 112