
Ĉar Jimmy la Ĝisorela staris en la pordo, kiam sinjoro Wagner malfermis ĝin! La retiriĝo do estis malfrua reago, ĉar la pordu tuj ŝir-malfermiĝis denove, kaj Jimmy la Ĝisorela elsaltis tra ĝi…
La rabisto, se li tute ne sciis, pri kio temas, instinkte volis elpreni sian revolveron. Samtempe kun sia movo li ricevis vangofrapon, kaj flugante li sentis nur tion, ke oni ŝiras la pistolon el sia mano. Poste li falis kaj svenis. Ĉar jam la musona siblo de la ricevita vagofrap, ties klako, simila al fulmotondro, kaj ĝia ĉion forbalanta efiko estis iu el tiuj vangofrapoj, kiuj faris Jimmy la Ĝisorelan publike timata stelulo en la plej gravaj rondoj de la krimula mondo sur nia terglobo.
Tria ĉapitro
Kial timiĝis sinjoro Wagner de Jimmy la Ĝisorela? Ĉar la iniciatoj de la krimula mondo, al kiu apartenis ankaŭ la stelulo de la vangofrapado, ili sciis bone, ke Fred la Malpura, kiam li restadas en Frisko, loĝas ĉe Wagner.
Kian problemon havis la nekornita suvereno de la vangofrapoj, rilate la Kapitanon?
Tiu akra kontraŭeco estis objekto de publika parolado en la haveno. Dum kelkaj, famaj, krimulmondaj entreprenoj okazis tiel, ke Jimmy la Ĝisorela jam elskrapis la maronon el la fajro, kiam subite aperis la Kapitano, kaj sen tio, ke li tuŝintus la ardaĵon per siaj ungoj, li akaparis la duban, sed bone merititan frukton de la laciga laboro de Jimmy la Ĝisorela. Ĝenerale tiel, ke Jimmy la Ĝisorela fine ĉiam implikiĝis en ian embarason. Oni diris, ili havas obskuran, jam delonge okazintan kavalirecan aferon. Jimmy la Ĝisorela laŭdire tenis la Kapitanon en kaptiteco dum dudek kvar horoj en lignokesto, alifoje la Kapitano enkvarantenigis Jimmy la Ĝisorelan, anstataŭ grava rolo de sia vivo. La afero akriĝis iom post iom tiel, ke nun jam Jimmy la Ĝisorela, kien li alvenis, interesiĝis pri la Kapitano, ĉar laŭ li, ili havas urĝe aranĝendan aferon inter si. Unuavice li serĉis sinjoron Wagner en Oakland por trovi sian kontraŭulon helpe de la Blubarbulo.
