Ne grindacu per viaj dentoj, ĉar tiuj elfalos, kiam vi estos samaĝa kiel mi, kvankam nek en tia aĝo estas malavantaĝe, se oni havas dentojn.

— Iam pro tio…

— Nur ne minacu min, ĉar mi jam multfoje ektimi, kiam vi estis kolera, kaj mi dormis maltrankvile.

Li pensadis pri io kaj pik-purigis siajn du-tri brunajn dentojn, elstarantajn el sia reteca gingivo per la longa ungo de sia dikfingro, poste li komencis plenŝtopi sian pipon malrapide kaj ekfumis.

„Li jam elkovas ion denove!” — pensis dume Jimmy la Ĝiorela. — Ne tial li venis ĉi tien por liberigi lin, ĉar li timzorogis pro li. Eĉ lia propra frato povus morti trankvile, tia fiulo li estas. Kaj nun li fumas tiel, kvazaŭ li cerbumus pri tio, kiel impliki ion, kion neniu homido povas travidi krom li.

„Ĉar li ĉiam implikas!” — pensis la fregat-ĉefleŭtenanto. Sed la buĉistoj heredu lian tranĉilon post lia morto, se foje ĝi ne penetros tiun satanon.

— Ĉu vi volas ankoraŭ ion de mi? — li demandis kolere.

— Mi ŝatus reguligi la konton kun vi tiel, ke poste vi lasu min paca.

— Ĉu vi mokas?! Nun vi povas fari tion, sed notu bone, sed ankaŭ la plej ruza volpo estos iam kaptita.

— Nu, mi volonte evitus tion — kapbalancis la Kapitano serioze. — Mi ŝatus fari negocon kun vi tiel, ke ankaŭ vi kaj ankaŭ mi havu po kvindek pundojn.

— Kio ĝi estas denove?

— Mi rakontas tion. Oni serĉas min pro ia afero fare de la angala ambasadejo. Tiu serĉo ne signifas konsekvencojn. Eble oni interesiĝas pri la droninta vaporŝipo Winnifred, ĉar mi navigis ĝuste tie per trimastaulo, kaj mi savis multe da homoj.



17 из 112