— Mi memoras. Ĝi estis brava faro. Nur poste ĉiu miris, ke perdiĝis la ringoj kaj la poŝhorloĝo de la pasaĝeroj, savintaj el la tempesto.

— Jes! — kapjesis la Kapitano kun serioza rememoro. — Estis granda tempesto… Sed nun unuavice temas pri tio, ke verŝajne mi ricevos ian premion, se mi anonciĝos ĉe la ambasadejo, kaj ankaŭ la denuncanto, kiu trovis min, ricevos cent pundojn aparte. Nun mi krom mia premio ŝatus ricevi kvindek pundojn el tiu cent. Vi do akompanu min al la ambasadejo, tiel vi ricevos kvindek pundojn, krome ankaŭ mi faris bonan negocon, ĉar mi ne devas timi, ke vi mortigos min iam. Ĉar mi esperas, ke tiel sankta paco regos inter ni.

„Ĉu li kirlas aŭ ne kirlas tion?” Sonas tre verŝajne, kion li diras, certas do, ke li mensogas. Sed kion li volas nun de li ĉi tie? Ĉu eblas, ke la maljunulo vere volas trankvilon kaj ricevi kvindek punojn? Nenio malbona povas okazi al li, se li akceptos tion. Oni ne tre scivoladas pri lia nomo tie, kaj li havas en sia interna poŝo preskaŭ korekta dokumento laŭ la nomo de sveda matroso Jeff Olsen. Li iros tien, kiel Jeff Olsen kun la maljunulo, kaj li tenos siajn okulojn en streĉo.

— Laŭ mi — tamen li diris singarde, post mallonga pensado — malantŭ ĝi latentas denove io kontraŭ mi.

— Se vi estas tiel malkonfida, mi do faros ĝin kun aliulo. Mi vidas, ke vi timas.

Jimmy la Ĝisorela havis plurajn virtojn, sed lia vanteco kelkfoje facile subpremis liajn aliajn ecojn. Ankaŭ nun li tute ruĝiĝis pro la akuzo de malkuraĝo.

— Ĉu vi aŭdis iam, ke mi timas iun?! Vi nun parolas kun Jimmy la Ĝisorela, he!

— Ankaŭ mi mem bazigis ĉion sur ĝin — diris la maljunolo sincere, kaj vere estis tiel. Li ofte bazigis siajn kalkulojn sur la vantecon kaj naivecon de Jimmy la Ĝisorela. — Se vi do volas, nun vi povas veni kun mi al mia kaŝejo. Malmulte da homoj scias pri ĝi en tiu ĉi mondo, vi estu iu el tiuj. Kaj antaŭtagmeze ni vizitos la anglan ambasadoron. Se vi ricevos la kvindek pundojn, tiel sankta paco regos inter ni. Jen mia mano!



18 из 112