
Li etendis sian mumie faltan, malpuran, brunan, nizosimilan manon por manpremo.
Jimmy la Ĝisorela pensis: „Ĉu li estas nizo, aŭ li ne estas nizo?” — dume li heziteme akceptis la manpremon. La malvarman, faltan, relative malgrandan manon prenis tiel nervoze la timita apaĉo de la haveno, kun sia eksterordinare larĝa torako, kun sia mirinda lerteco kaj kun sia legenda forto, kiel la lernejaj buboj tiun de la rigora instruisto.
— Ĉu vi havas ian dokumenton? — demandis la Kapitano.
— Jes mi havas bonan dokumenton laŭ la nomo de Olsen Jeff.
— Nu, en ordo, kvankam mi ne pensas, ke ĝi estos bezonata.
La maljunulo ekiris antaŭ li, pipfumante, ŝanceliĝante, ĵetinte sian jakon surbraken, kaj li ekpuŝetis sian vizieron, ke lia antikva ĉapelo glitis sur lian nukon.
Ne malproksime de la ponto ili atingis la suburbon de Frisko, kaj Jimmy la Ĝisorela kun sinistra antaŭsento ekvidis la kazernon de la ĝendarmoj, konstruitan el grizaj, krudaj ŝtonoj. Nu, li kaŝiĝadus ĉi tie. Li provis eĉ pli bone malaperi en la krespusko, preterirante la taluson, ĉar jam mateniĝis. Tiutempe estis malvarme ĉi tie, precipe aŭrore. Jam fine de la somero la arkta vento forpelas la vagabondojn de la haveno de ĉi tie.
Frosta, sala, humida aero frapiĝis en lian vizaĝon. „Tiu ventotanita, maljuna rabisto certe ne sentas ĝin” — pensis Jimmy la Ĝisorela. Ĉe iu vojkurbiĝo, apud al ŝoseo, Fred la Malpura levis la kradon de kanalo kaj ekiris malsupren sur la ferŝtupetaro.
— Venu! — li diris.
Jimmy la Ĝisorela sekvis lin kaj reĝustigis la kradon super si. Ĉu eble ili ne loĝas en la kanalo? Ĝi atendeblas de Wagner, sed la Kapitano (ni devas rekoni) sciis per kio ŝuldi al sia famo kaj al sia malpura, sed viziera ĉapelo. Li ne volonte disfamigus, ke li loĝas en kanalo. Ili iris longe sur la cementita bordo preter la torentanta kloakakvo. Ili devis konstante piedbatadi la ratojn, svarmantajn antaŭ iliaj piedoj. Katogranda bestaĉo saltis antaŭ la vizaĝo de Jimmy la Ĝisorela, laŭte plaŭdante en la drivo de la kanalo.
