
Baldaŭ ili atingis kanal-kruciĝon, kaj la Kapitano ekiris supren. Ili denove elgrimpis tra krado, kaj ili estis en la kaŝejo de Fred la Malpura.
Ej!
Ĝi estis vasta kelo. Ĉirkaŭe kuŝis ĉiuspecaj ĉifonamasoj, certigante komfortan kuŝejon por la kaŝiĝantoj.
— Kia kelo ĝi estas? — demandis Jimmy la Ĝisorela, kaj…
Kaj haltis lia voĉo. En la alia flanko de la kelo, alte estis kelkaj fenestroj tra kiu penetris griza, aŭrora lumo. Kaj subite aperis antaŭ la fenestroj du suspektinde firmpaŝaj botoj… Kelkaj paŝoj, poste ili klakas… turniĝas… klakas… Kaj tiuj malproksimiĝas denove per samforma, ritma marŝado…
Li estas gardostaranto! La Kapitano insidis lin!
Tio estis lia unu penso, kaj li jam saltis al la kanalo.
Tie li kaŭris spiregante… Ne! Fred la Malpura tamen ne povis indisi lin. La maljuna satano havas minimume tiel multe da kalkulo kun la instanco, kiel li. Jen!.. Nun li eksidas, elmetas el sia poŝo antaŭ sin pecon da fromaĝo kaj manĝas bonapetite…
— Onklo Freddy… — li balbutaĉis. — Kie ni estas nun?
La maljunulo longe trinkis el la brandobotelo.
— Infano mia, ĝi estas la kelo de la kazaerno de la ĝendarmoj. La fatrasejo, neniu venas ĉi tien, oni nur ĵetas la disfibriĝintajn, neuzeblajn vestojn tra la fenestro, kaj fojo en ĉiu jaro ia ŝtata ĉifonkolektisto venas ĉi tien per ĉaro. Ĝi estas trankvila loko. Mi neniam aŭdis, ke okazintus razio ĉi tie.
Li kuŝiĝis sur amaso da ŝtata ĉifono, poste li tuj kaj dolĉe ekdormis.
Kvina ĉapitro
Frumatene ili forlasis la kelon por iri en Friskon.
— Kien vi dungiĝis nuntempe? — demadis la Kapitano survoje, kaj li ne surprenis sian jakon malgraŭ la glacimalvarme siblanta, aŭgusta, la plej vera vento, blovanta en Frisko.
