
— Diru, ĉu vi estas freneza?
— Eblas, sed ĝi nun ne gravas… Aŭskultu min, sinjoro rabisto — komencis la atakito paceme — donu al mi unu dolaron, kaj mi lasos vin forkuri. Nu?… kial diskuti longe. Ĉu mi ne pravas?
— Ĉu lasi min forkuri? — miregis la bandito. — Ĝoju, ke mi ne batas vin kaj mi foriros.
— Ankaŭ tio estas starpunkto, sed ne la mia. Hop!.. Ne tremu, amiko mia, mi nur singultis! Mia starpunkto estas alia. Se vi foriros, mi elprenos mia tranĉilon, kaj mi ĵetos ĝin al via nuko el dorsdirekto. — Kaj li ekkriĉis per raŭka, joviala rido: Well, my dear murdisto! La maljuna Wagner povus esti olimpia ĉampiono en la tranĉilĵeto… Kaj mi tranĉilo staros dum rekordtempo tiel, kiel mi ricevos unu dolraron de vi! Ĉu vi vidas, ĝi estas bona starpunkto. Nu?… vi povas elekti: ĉu monon aŭ vivon?!
La bandito tute malcetiĝis. Ĉu li mortpafu tiun terurulon por kvindek cendoj? Aŭ li risku, ke tiu homo ĵetu tranĉilon en lin dum foriro? Ĉar li, en la mano kun revolvero pagu al la viktimo unu dolaron, la tuta mondo ridaĉus pri li.
La viktimo staris iom ŝanceliĝante, sed trankvile. Li estis eksterordinare trampa. Eĉ birdotimigilo ne estus surpreninta ĝin. Li tute ne havis ĉemizon, sed li ligis ĉiuspecajn ĉifonojn ĉirkaŭ sia kolo, kvazaŭ simbolante la mankon de la necesa tolaĵo. Sur iu polica cirkulero estintus rimarkebla rekonilo, ke apenaŭ velkinta gardenio estis videbla en lia butontruo, kiel ornamo.
La velkinta floro estis simbolo de lia nevelkebla, infana optimisto. Simbolo de tiu leĝera, fervora gemuto, naiva vivfilozofio kaj senĉese ebria sereno, kiel sinjoro Wagner en ĉiu minuto de la tago disetendis sian animon antaŭ la plej malgrandaj kaj la plej simplaj ĝojoj.
Sur lia falta, veruka, sendenta kaj larĝ-buŝa vizaĝo maldensa, sed longhara matrosbarbo estis duoncirkle, kovrante lian mandiblon. Je la unu vido oni plie povintus kredi tiujn artefaritaj haroj, fiksitaj per ŝnuro.
