Lia nigra, kotona svetero kun ĝia disfibriĝinta, alta kolumo malmoliĝis kiraso dum ĝia ŝtorm-taŭzita vivovojo, kaj ŝajnas, ke tiu solido sufiĉe bone defendis sian mastron kontraŭ la peripetioj de la vetero. Ne parolante pri lia publike konate garandega, lignotabulsimila pantalono suprentirita ĝis lia torako, kies du tubojn ĉe la ekstremaĵo premis apud siajn ŝuojn…

— Nu mi estis ĉe kapitano Briĉes — respondis Jimmy la Ĝisorela. Ni kontrabandis elmigrantojn sur Javon per la skuno Ekiro

— Tio jam okazis unu jaron — diris la maljunulo.

— Nu do — li respondis nervoze, — mi malsanetis! Kiam oni malpermesis labori per la skuno Ekiro, mi do ricevis kuglon en mian kokson, kaj mi naĝis tiel de iu insulo Sunda-o al la alia. La homo estas tia estaĵo, ke li malsaniĝas laŭnature pro unu pafo, se li sportas poste. Ĉu nun jam vi scias ĉion?!

— Nu, kiel oni ĝin prenas. Ĉar ĝi okazis pli ol duonjaron, ke vi adiaŭis Ofelian Pepita, kaj vi alvenis en Friskon sur la kargoŝipo de Harry la Kukurbo.

Tiu maljuna satano kamaradas kun la diabloj! Cetere li ne povus scii ĉion.

— Do, nu? Mi venis en Friskon? Kaj?!.. Ĉu intertempe vi fariĝis polica konsilisto, kaj nun vi konfesigas min?! Ĉu vi eble publikigas ĉiun vian paŝon en la ĵurnaloj?! Ridinde… Mi devas vivi el io, mi do veturas…

Fred la Malpura diris nenion, eklevis sian ŝultron, ekpuŝetis sian ĉapon, koksbalancante li suprentiris ĝisaksele sian pantalonon ĉirkaŭ si, preninte ĝin ĉe la poŝoj kaj fiksrigardis ien en la aeron, preskaŭ enue. Kelkfoje Jimmy la Ĝisorela nervoze ĵetis al li flankajn rigardojn. Nun li vere povas ŝcii nenion. Nur hazarde li demandadis pri diversaj aferoj, ĉar li anasiras indiferente kaj moroze, kiel ĉiam. Ili jam estis ĉe la vere grandurba ĉirkaŭaĵo de la parko Golden Gate, kiam kiel, kiel ne, Fred la Malpura subite ekparolis kun kortuŝita mieno:



21 из 112