
— Kie estas la malnovaj amikoj? Ĉu vi ne aŭdis pri la krozŝipo Radzee?… Ĉu vi singultis?
— Jes. La cigaredo estas forta. Kion vi demandis?
— Venis en mian kapon la bona, malnova krozŝipo Radzeer, kiun mi ŝtelis dum nigra-memora nokto, proksime al la Point de Galle, el la karanteno de Cejlono. — Kaj li ĝemis profunde. — Tiuj malnovaj, belaj tagoj!
Li estas la plej granda aktoro en la mondo, sed tamen li ne komedias tiel. Ĝi povas esti nura hazardo, ke li menciis Radzeer-on.
— Delonge mi ne vidis tiun ŝipon — respondis la fregat-ĉefleŭtenanto malvarmkondute.
— Hm… Nu ja, vi havas akrajn okulojn. Antaŭ duonjaro ĝi ankoraŭ restadis en Oakland. Ĉu tio ne estis okulfrapa al vi?
Ĵimmy la Ĝisorela haltis. Li plenblovis sian grandegan torakon per aero. Malmulte da homoj restas en lia proksimo tiam, kiu iomete konis lin.
— Nun kion vi elkovas denove?!
— Vi estas stranga… — respondis la Kapitano eklevinte sian ŝultron kaj plenŝtopadis sian pipon. — Vi plie miksiĝas kun la homoj, ol mi, tiel do mi pensis, ke vi kaj la Ĉefkuracisto, Charley la Lunmiena, Vanek la Dornharulo kaj la ceteruloj tamen ne evitis unu la alian, se ili jam restadis ĉi tie sur la malnova krozŝipo, kaj ankaŭ vi provis prosperi ĝuste tiam en Oakland. Kial vi blovŝveligas vin tiel pro ĝi?
Jimmy la Ĝisorela elspiris al aeron el sia pulmo. Li nun konstante timas tiun senkoran vulpon, kaj li pensas ĉiam, ĉu Fred volas aludi ion? Tamen kio estas en tio, se li interesiĝas pri siaj amikoj? Li ja elkrais antaŭ ili lastfoje kaj diris tion, ke ili povas morti, tio ne interesas lin, kaj kiel jam tiom foje li lasis ilin tie, kaj li vagadas plu sola, sed tiam temis pri tio, ke li laŭkutime manipulaĉis per la oleo kaj per aliaj aferoj, li falsis la loglibron kaj trompis ilin. Tiuj diris eĉ tion al li, ke la diblo venigas lin ĉiam al ilia vojo, kaj tiam Petters la Raŭk-laringa nomis la Kapitanon patromurda, maljuna hieno, tamen amiko estas amiko. Eĉ tiam, se ne ĉiu estis reganto, kiel li, Jimmy la Ĝisorela, kaj ili ne konas la oficialajn esprimojn de la etiketo de la hispana kortego.
