
Kaj tio estis okulfrapa al li, ke foje li estas en Frisko, ke Radzeer ankras ĉi tie, kaj estas stultaĵo diris tion, ke li ne vidis ĝin. Ĉu ekzistas en Oakland tiel malgranda sampano, kiun Jimmy la Ĝisorela ne vidas, kiam li iras en la havenon? Li do respondis stulte. Tio estas ĉio.
— Nu — li diris kun trudita indiferenteco, — mi parolis kun Vanek la Dornharulo kaj kun kelkaj homoj el ili. Sed tio ne gravas. Riproĉon mi kroĉos al nenies nazo, kion fari, ĉar la vivteno…
— Sciu, infano mia — li kapbalancis kompreneme. — Kvazaŭ vi jam estus menciinta tion. Mi volis scii nenion alian, nur tion, kien ekveturis la privata krozŝipo de tie ĉi? Duonjaron mi ne aŭdis, ke Radzeer estus albordiĝinta ie, kaj mi maltrankvilas…
— Kio?… Ĉu via manĝilaro aŭ paketo da tabako resti sur ĝi?
— Mi maltrankvilas pro miaj amikoj.
— Vidu, Kapitano, lasu min paca! Tio estas en ordo, ke vi ĉiam estas ebria, sed ŝajnas, ke lastatempe ĝi elaŭdiĝas el via parolo. Kiajn amikojn vi havas sur tiu ĉi mondo, kiam via koro kvazaŭ estus el ŝtono?
— Jimmy, Jimmy! Kiu havigis al vi kvindek pundojn pro bonintenca paciĝemo?
Fine ja ĝi estas vera. Li nur ne damandadus nun tiel multe da aferoj. Ĉar nek la Disinjoro scias ĉe li, kion li pensas, kiam li demandas.
— Se vi ege brulas de scivolemo, mi do povas diri, kion Tendenulo la Fervora rakontis antaŭ la ekveturo. Denove ia asekura societo pagas al ili por gardi valoran ŝipon.
— Strange! — murmuretis la Kapitano denove post paso de iom da tempo. — Nu, egalas… Hm… ĝi estas ege stranga…
— Kio estas stranga por vi denove?
— Jen estas Jimmy la Ĝisorela, iu el la plej bonaj maristoj en la mondo. Mi estas sperta pri tio iomete, vi do povas kredi min. Kaj nun, kiam valoras oron ĉiu mezkvalita maristo en Frisko, ili tute neglektas vin kaj ekveturas sen vi per Radzeer. Diablo komprenas tion. Ĉu jam disvastiĝis, ke vi jam ne estas la iama. Eblas… Iu menciis tion ankaŭ al mi antaŭ nelonge.
