
— Tio estas granda mensogo! Subite li ekkonsciiĝis. La maljuna mar-bestaĉo jam denove ventolas lian vantecon. — Nu ili invitis min, sed mi ne iris, ĉar mi estas en malamika rilato kun Peters la Dikulo. Ĉu vi scias nun jam?!
La Kapitano eklevis sian ŝultron kaj kraĉis apud sia pipo:
— Kial vi estas tiel nervoza? Se vi ne iris, vi do ne iris…
Kaj li gratis sian nukon per sia senintenca, flegma movo, pro kio la ĉapelo antaŭenŝoviĝis sur lian frunton. Ili promenis silente. En la malproksimo jam aperis la angla konsulejo. Tiam subite ĝojkriegis iu apud ili:
— Jen estas mia kara, olda amiko!.. By Good! Mi petas la dude du pundojn!
Sinjoro Wanger estis tiu! Kun oficisto de la konsulejo!
Jimmy la Ĝisorela ekblasfemis. Tiu mizeraĉa Wagner antaŭis ilin. Kaj nun se ili volas, aŭ ne, la mono estos lia. La blubarba, maljuna ĉarlatano apogiĝis al la muro per sia dekstra mano, sed en la entuziasmo de la ebrieco li devis maldekstramane kroĉiĝis al la ĉapelo de la konsuleja oficisto tiel, ke li deŝiris ties duonon da rando. Li jam evidente ricevis botelon da antaŭpago je la ricevota mono.
— Ĉu vi estas la publike konata homo, nomata „Kapitano”? — demandis la oficisto de la konsulejo.
— Kiel? — demandis la Kapitano mirante. — Mi ne komprenas vin. Mi estas simpla matroso.
— Sed kara mia amiko! — ŝrikis sinjoro Wagner kaj kunfrapis siajn manojn malesperiĝinte, poste li volis ĉirkaŭbrakumi iun Fred la Malpuran el la ses, sed li falis tutkorpe sur la troruaro, kio apenaŭ ĝenis lin, kaj tiel en pli stabila pozicio, li povis prezenti sian plendon trankvile: Kiel vi povas diri tiaĵon?… Mi ĵuras, ke li estas tiu, katenu lin!
