
— Kiu estas tiu ebria bestaĉo? — demandis la Kapitano trankvile, kaj la fregat-ĉefleŭtenanto parte miris pro la impertinenteco, parte omaĝis kun rekono, ĉar li jam travidis la genian planon de Fred la Malpura.
— Li aperis ĉe mi dirante tion, ke li loĝas kun vi en kelo.
— Mi neniam vidis tiun ulon. Jen estas mia legitimilo. Mi alvenis el Aden antaŭ unu semajno sur la ŝipo Göteborg, mi estas Olsen Jeff.
Kio ĝi estas?!
La Kapitano trankvile elprenas el sia interna poŝo la kvazaŭ veran dokumenton de Jimmy la Ĝisorela, kaj li transdonas ĝin al la interesiĝanto… Post du minutoj ili foriras rapide, kaj klopodas forlasi la ĉirkaŭaĵon, ĉar sinjoro Wagner premante sur sian koron la duon-randon de la ĉapelo de la oficiro de la konsulejo kaj persekutis ilin plorante, ĝis li ie falis tel bonŝance sur la teron, ke li ekdormis.
Sesa ĉapitro
— Se nun ni iros al la konsulejo, tiu oficisto diros tion, ke Wagner juste meritas la monon.
— Ni do ne iros tien. Vi sendos leteron al la konsulo, en kiu vi petas lin akcepti nin.
— Laŭ la kutimo de la kortego — klarigis Jimmy la Ĝisorela, memorante pri lia mallonga regado sur la insulo Feliĉo — la protokolo preskribas, ke oni devas peticii aŭdiencon en la kabineto de la reĝo.
— Vi nur faru tion, kion mi diras.
Vespere… Fred la Malpura kaj Jimmy la Ĝisorela aperis en la loĝejo de la angla konsulo en Frisko, kie oni tuj kondukis ilin en malgrandan ĉambron, similan al salono. Du sinjoroj atendis ilin tie. Jimmy la Ĝisorela dum sia junaĝo pasigis du jarojn ankaŭ ĉe la mararmeo, kaj nur poste okazis tiel, ke li ne povu vivi plu sen la odoro de la oceano. Tial li tuj rekonis en iu ĉeestanto kontradmiralon Anderson. La alia estis konsulo Haynes. La konsulo ne demandis, kiu estas Fred la Malpura el ili. Kiu ne estas blindulo, tiu povis vidi ĝin.
