
— Kiel bone, ke vi retroviĝis, sinjoro Kapitano! — li diris kun sincera ĝojo.
La kontradmiralo, eble nur ili ambaŭ sciis en la mondo, ke iam li estis kadeto kun Fred la Malpura sur la batalŝipo Prince of Buckingham de lia reĝa moŝto. Onidire la Kapitano forvagis tiutempe pro ia obskura, entute neniam malkovrita, familia tragedio, demetinte sian korvetkapitanan uniformon kaj sian sinjoran vivon. De tiam foj-foje, en okazoj, oficiale ne efektivigeblaj, kiam ankaŭ la Sekreta Servo estis senkonsila, ili serĉe venigis Fred la Malpuran el iu malproksima angulo de la mondo por utiligi liajn specialajn spetrtoj, ĉar li havas eksterordinare spirte ruzan menson kiel korktirilo.
Tio ĝenerale ne okazis glate.
La mizantropa, soleca marlupo neniel estus lasinta sin persvadi, se Anderson en estus veniginta lin. Ĉu la maljunulo havis koron? Eblas…
Strange, ke la ĝisekstreme avara, monavida homo tute malaperis post la plenumo de iu aŭ alia komisio kaj oni neniel povis trovi lin, ke li transprenu sian premion.
— Bonvenon, Fred! — salutis lin la admiralo kaj metis sian manon sur lian ŝultron. La maljunulo murmuris ion kaj enpoŝigis sian ĉapon. Jimmy la Ĝisorela, kiun la kortega ĉirkaŭaĵo (kiel li asertis) faris lin sufiĉe senĝena en la societo de pli bonaj homoj, li levis sian monoklon kun tenilo al sia maldekstra okulo kaj kliniĝis profunde.
— Jen li estas — prezentis la Kapitano lin — Jimmy la Ĝisorela, la plej bona matroso en la mondo.
La fregat-ĉefleŭtenanto ruĝiĝis laŭdite. Ŝajnas, ke tiu hundo havas iom da humaneco, kaj li simpatias kun li. La kvindek pundoj nun jam estas certa.
— Sinceredire ne informojn ni volas de vi — diris konsulo Haynes al la Kapitano, — sed ni ŝatus peti viajn servojn.
— Tiu junulo informis nin, ke vi serĉas min, li do meritas la permion — diris la Kapitano, — mi mem ŝatus transdoni al li la cent pundojn por lia fervoro.
— Jen prenu, mi jam antaŭpreparis ĝin — ridetis Haynes, kaj denombris la monon en dolaroj, Jimmy la Ĝisorela surpriziĝis iom, kiam la maljunulo kapbalancis kun instiga rideto kaj enpoŝigis la monon.
