— Ĝi estas la via, Jimmy, ĉar vi estis lerta — kaj li eksidis, ĉar la kontradmiralo mangeste proponis al ili lokon. — Mi estas scivola, kial vi serĉis?

— Ĉu vi jam aŭdis pri la ŝipo André de Rémieux?

— Ĝi estas du tuba, dek kvin mil tunara vaporŝipo, kiu estis solene surakvigita antaŭ dek sep jaroj en Cherbourg. De tiam oni riparis ĝin nur unufoje post la ciklono Mael en Penang. Oni seke endokigis ĝin en Batavio. Lastfoje ĝi ekveturis kun ekskursantoj al insulo Incognita Archipel kaj malaperis. Ĝia lasta radiosigno alvenis el la proksimo de la kabo Blount.

— Vi scias ĉion, Fred — diris la kontadmiralo kontente, — ĉe eble vi konjektas ankaŭ tion, kio okazis al la vaporŝipo?

Jimmy la Ĝisorela rigardis al la maljunulo nervoze, sed tiu eklevis sian ŝultron mirante:

— Ĉu oni povas scii en tiu ĉi mondo, kiaj aferoj povas okazi al ŝipo, preterlasinta la kabon Blount? Absolute kial veturas saĝa homo per vaporŝipo tien? Post la insularo Marques troviĝas nur atoloj kaj koralrifoj kaj denove koralrifoj kaj atoloj ĝis al Arktro.

— Ni scias, ni scias! — kapjesis Anderson. — Bedaŭrinde kelkaj riĉaj kaj aristokrataj homoj veturis tien pro veto. Ili volis fariĝi Robinson-oj. Ili decidis pasigi unu jaron sur la insulo Incignita Archipel. Ia fola pentristo alvenis de tie kaj rakontis, ke la insulo estas vera papadizo.

— Ĉu vi ne ricevis S.O.S. signalojn?

— Ne. La lasta signalo elvenis el la proksimo de la kabo Blount, kie ili havas nenian problemlon. La frenezaj Robinson Cruso-j proksimiĝis al la celo en serena vetero. Alia informo ne alvenis pri ili. Evidentiĝis nur poste, ke Radzeer sekvis ilin, komisiite de la asekura societo. Tio estas la plej stranga, ke ankaŭ Redzeer kelkajn gradojn post Cape Bloun dissendis sian lastan vivsignalon, baldaŭ ĝia radio mutiĝis. Ambaŭ ŝipoj malaperis. Via tasko estos, Fred… porti al ni sciigon pri ili.



27 из 112