— Mi badaŭras, sinjoro — diris la Kapitano malvarmkondute kaj ekstaris. Mi interkonsentis kun ĉasisto balenoj. Sekvontsemajne ni ekveturos al la insularo Portola. Onidire en granda amaso svarmas tie la balenoj ĉi-jare.

— Kial vi ne entreprenas serĉi Radzeer-on kaj la Robinson-ojn?

— Ĉar ne estas ekskludite, ke mi trovus ilin, kaj mi ŝatus eviti tion — li respondis moroze. Jimmy la Ĝisorela hontis antaŭ la sinjoroj, ke tiu avar-kora, maljuna satano parolas tiel. La admiralo rimarkis malbonhumore:

— Mi pensis, ke viaj malnovaj amikoj direktis la ŝipon.

— Ĝi estas eraro, sinjoro! Mi ĉiam havis nur problemon pri ili, kaj ili suspektis min. Ili estas antipatiaj ulaĉoj. Ili ne indas traserĉi eĉ konton da sala akvo por trovi ili…

Kaj balancante sian kokson, li suprentiris sian pantalonon ĝisaksele.

— Mi do bedaŭras… — diris la konsulo. Ĉu vi almenaŭ havas ian opinion pri la afero?

— Kian opinion mi povus havi?… Oni devas navigi naŭ kaj duon gradojn orienten de Cape Bloun, kaj tie ĉirkaŭrigardi bone el la topo. Se neniu vaporŝipo estas sur la horizonto, eĉ post paso de mil jaroj vi ne ekscios, kio okazis al la ŝipoj. La Verda Vizaĝulo ĝis nun ankoraŭ ne diris, kiel profunden tiras la sudmarajn oceanŝipojn, se tiuj nervizigas lin.

„Li estas granda hundo — pensis Jimmy la Ĝisorela, — sed li parolas tiel, kvazaŭ lia ĉiu vorto estus el la sankta biblo!” La admiralo esplore rigardis la flegman, indiferentan vizaĝon de Fred la Malpura. Ĉu la du malgrandaj okuloj tremvibris al li, aŭ ĝi ŝajnis tiel en la lumo de la lustro?

— Mi do… ne volas trudi la aferon, Fred…

— Se vi akceptas mian opinion, sinjoro, komisiu tiun mariston per ĝi, kiu venigis min ĉi tien. Mi scias, kiun mi rekomendas. Li estas tia homo, kiu iras tien kaj reen per unu boato kaj per ununura topvelo al la polusa regiono.



28 из 112