
Kaj kiam la luno prilumis lin, tiu barbo difinitive efikis la cetere konstrnitan rabiston fortimige.
Li ekkriis timiĝinte!
Ĉar la eksterordinaraj haroj havis brilantan cejankoloron!
Kiu ne sciis, ke sinjoro Wagner, ricevinte admirinde grandan vangofrapon, falis en la emajlofarbon por la ŝipoj, antaŭpreparitan sur la kajo, kaj tiel en la lunlumo, oni povis pensi lin fantomo.
— Nu kio estos? — urĝis la viktimi la rabiston. — Ĉu vi volas maljuniĝi ĝi tie? Donu al mi unu dolaron, kaj iru en la inferon!.. Tia estas idiota strovaĉek.
Kion signifis la esprimo strovaĉek ĉe sinjoro Wagner, neniu sciis tion. Lia konstanta, ĝisosta ebrieco lin mem malhelpis en tio, ke li povu bone interpreti eĉ siajn proprajn vortojn.
— Nu sed komprenu — kriis la bandito kun kolera malesperiĝo, — mi ne havas monon, kaj mi ne volas mortpafi vin.. Mi bedaŭras vin!
— Kion komunan mi havas al tio?!.. Vi ne estu bona por mia unu dolaro! Bonvolu pafi!
— Mi ne faros tion! Kaj mi atentigis vin, se mi iros tien…
— Tiam mi pidbatos vin kaj elprenos mian tranĉilon. Mian grandegan tranĉilon, simila al kuireja tranĉilo. Sed se vi restos sur via loko, denove mi petas vin, mortpafu min!.. Bela mokincito ĝi estas! Nu, ĉu vi scias, kion fari: Aŭkultu min! Se vi ne havas monon, pagu per naturaĵo. Mi akceptas vian revolveron. Oni certe donos iom da brando por ĝi en la restoracio al la Tri Korkotiriloj, aŭ rumon dajning! Nu, ĉu vi konsentas?
…Kial daŭrigi? Post mallonga, impeta diskuto sinjoro Wagner ricevis la revolveron. Oni povas riski nek la tranĉilpikon el dorsdirekto, nek la elektroekzekutan seĝon por kvindek cendoj. La rabisto estis en la komenco de sia kariero, li havis mur dek naŭ jarojn, kaj akcesore ankaŭ tio senkulpigu lian sentalentecon.
