— Nu venu, eta strovaĉek! — konsolis la humana viktimo la rabiston. — Ankaŭ vi povos ricevi gluton da brando… Hop! Vi povas trinki almenaŭ por la municio de la revolvero… Jen vidu, kiel bela pantalon-fiksigilo! — li kriis, kiam ili ekiris, kaj li ekvidis ŝnuron pendi super sia kapo de sur fertrabo: — Mi deprenos ĝin de tie, sed damne… oni nodligis ĝin… — kaj li turnis sin al la junulo afable: — Ĉu vi ne havas hazade tranĉilon ĉe vi?

— Kion? — demandis la rabisto kaj fariĝis morte pala. — Sed… Vi ja minacis min… Ke vi havas tranĉilon!

— Ne estus infano! Neniam mi havis tranĉilon en mia vivo… Hop… nu, atendu! Sed nun jam mi havas revolveron, dank’ al Dio, nur trankviliĝu, kara strovaĉek…

Kaj li ŝovis antaŭ la nazon de la kolera bandito lian propran revolveron.


Dua ĉapitro

Per tiu stranga rabatako cetere komenciĝis la malbonfama vojo de la Retroviĝinta krozŝipo, plena de mondinteresataj aventuroj. Ĉar la viktimo kaj la bandito promenis plu difinitive en paco, aŭ la maljunulo ŝanceliĝante. Tiel komenciĝis inter ili la parolado, kaŭzanta la fatalajn eventojn:

— Vi estas certe eksterlandano, ĉar vi ne konas min… Ĉiu rabisto konas min tiel bone, ke neniu salutas min jam el kvin paŝa distanco. De kie vi venis?… Li volis oscedi, sed li nur singultis. — Vi povus rakonti ion pri la grandmondo. My parole d’honneur, tiaĵo interesas min!

— Mi alvenis el Aleksandrio sur la ŝipo Nil Marsall. Ankaŭ tie oni parolas nur pri tio, pri kio en Oakland — respondis la juna rabisto. Oni estas scivolaj, kio okazis al la fama André de Rémieux?

— Mi povintus diri tion! Ni estis enkarcerigitaj kune en Surabaya… Li estis bona tipo! Pasintjare iu mortpikis lin dum drinkeja interbatado en la grand-café Bubalkapo en Madrido.

— Hm… Mi apenaŭ kredas tion. Ĉar temas pri malaѰerinta marŝipo, kies nomo estas André de Rémieux. Ĝi liveris turistan societon, kiu konsistis el elegantaj sinjoroj…



5 из 112