
— Ĉu iu fripono ŝtelis ĝin? — interrompis sinjoro Wagner kun mansvingo. — Oni devas atenti sur la maro… Mi konas tion bone…
Pri tio venis en lian kapon ia kartlud-marŝo el iu opero, kaj li kantis stentore. Li vivis en la konstanta kaoso de la operoj kaj hazardludoj, kun la stranga ekstazo de la opitimistaj ebriuloj. La juna rabisto rimarkis nur nun, ke lia patronanto, havanta strangan barbon, estas ĝisekstreme ebria. Dume li parolis maŝine por kaŝi tion, sed en la mallarĝaj stratetaĉoj kelkfoje li ŝanceliĝis de iu vojflanko al la alia, sed li forte tenis la revolvero en sia dekstra poŝo, tiel la juna bandito tamen ne kuraĝis ataki la rabiston, kiu havis kolombgrizan aŭ ĉielbluan barbon.
Kie estas tiu drinekjo, kiun la maljunulo menciis? La celo de ilia vojo estis neimagebla por la junulo. Ĉar post nelonge inter la montetoj de la ĉirkaŭaĵo de la haveno, trans la argilbrikaj kabanaĉoj de ĉinoj kaj aliaj indiĝenaj nacioj de Frisco, stumbladis antaŭ li la gargarante kantanta, stranga maljunulo. Ĉu eblas, ke li jam ne scias, kien li volis iri?
Tiu homo ne konis sinjoron Wagner, kiam li pensis tion, ke la Blublankulo (en kia ajn stato) ne trovos la drinkejon, kien li volas iri.
— Ĉu vi ne vojeraris? — demandis la juna rabisto.
— Ba! — ridaĉis sinjoro Wagner. — Vi, bebo! Mi trovus la restoracion al la Tri Ruĝaj Korkotiriloj eĉ ebrie, sed mi konfesas, ke mi apenaŭ trinkis ion dum la lastaj du horoj… Ĉu vi vidas tiujn ses lumpunkojn tie? Ne… Tiujn kvin lumpunktojn?
— Ĉu en la malproksimo?… Mi vidas nur etan lumon tie!..
— Ankaŭ mi vidis tiom en via aĝo. Ĝi ne estas granda artaĵo… Tie do troviĝas nia drinkejo… Ĉiu honesta hotvolé vizitas tien.
— Diru… — demandis nun la juna rabisto, kaj komenciĝis tiel la tute freneza komplikaĵo. — Ĉu vi konas ian famulon en la haveno, nome Fred la Malpura?… La Kapitanon?
