— Kio?!.. — ekkriis mire la maljunulo. — Kaj ĉu vi kuraĝas ŝteli inter honestaj banditoj en la haveno?!

— Ankaŭ mi jam aŭdis mencii lian nomon. Sed mi pensis, ke vi scias pli multe. Oni serĉas tiun Kapitanon urĝe pro io.

— Oni ĉiam serĉas lin! — mansvingis sinjoro Wagner. — Sed oni neniam kaptos lin! Li estas mia amiko!.. My old Fred la Malpura, maljuna strovaĉek estas la Kapitano! — Pro ekzaltita braksvingo li sutumble falis tra iu malgranda monteto kaj restis sidanta por ekripozi. Tiel li daŭrigis spiregante: — Por li ne gravas la policoj de la tuta mondo…

— Mi ne pensas, ke temas pri krimafero. Oni ne menciis, ke li estus enrompinta ien, aŭ li ŝtelintus monon.

— Mi ne kredas, ke la maljunulo rompŝtelis ien kaj kompletige almetis al la mono. Tio ne karakterizas lian naturon.

Li pene ekstaris ŝanceliĝante, kaj ili iris plu.

— Certe ne estas krimo en la afero. Ankaŭ la radiostacioj dissendis, ke li anonciĝu ĉe kiu ajn eksterlanda, angla konsulo. Oni certigas lin foriri libere.

— Ĉu la ambasadoro?

— Kial la ambasadoro?

— Nu kredu min! La maljuna Fred ĉiumaniere foriras, se li volas, li ne bezonas garantiaĵon.

— Mi demandis ĝin nur tial, ĉar kiu scias, kie estas la Kapitano, kaj informinte la instacon, tiu homo ricevos cent pundojn da premio.

— Kio… — Li haltis sekundon, sed ĝi sukcesis nur tiel, ke li per rapidaj brakmovoj pene ekvilibrigis sian korpon, ŝanceliĝintan sur sian kalkanon. — Kion vi rakontas? Ŝajnas, ke vi estas ebria! Hop! Ne zorgu pri tio, se mi singultas!.. Ĉu vi asertas, ke oni donas ie dek pundojn por tiu infanaĵo?! En unu sumo?!

Kaj li fariĝis tre ekscitita, ĉar li ankoraŭ neniam havis tiom da mono.

— Mi diris cent pundojn! Oni anoncis tion en la radio ankaŭ en San Francisko

— Ne diru tiom da mono, kara bandito! — petegis lin tremante, kaj li singulti trifoje en rapida sinsekvo pro ekscitiĝo, tial defalis lia ĉapelo, sed, kiam li etendis sian brakon por levi ĝin, li stumble falis tra ĝi, kaj leviĝante li kuntrenis ankaŭ la junulon sur la teron.



7 из 112