Li nur longe kaj malfacile komprenis klare la diritajn, kiam li ekkriegis, plenblovitginte sian pulomon: — Hura! Do la koncernulo ricevos dudek pundojn!.. Ne diru, ke cent pundojn! Vi aŭdis tion malbone! Tiom da pundoj ekzistas nur en matamatika ekzerco! Sed dudek ekzistas, aŭ eble dudek kvar. Tiom da mono mi jam vidis!.. Dio mia! Fine ja mi povos ebriiĝi! Hura! — kaj li ĵetis sian ĉapelon alten, poste li mirante, nervoze ŝanceliĝis ĉien, sed li vidis nenie sian malnovan havaĵon. — Nu Bele mi sidas en la kaĉo! Mia ĉapelo restis supre! Negravas!.. Jen prenu… vian revolveron!.. Mi jam ne bezonas ĝin! Mi havas krediton tiom, kiom da birdoj estas en la ĉielo. Kaj tiu kredito longe ne forflugos…

Li donis, en la senhoma nokto, la ŝargitan pistolon al la ĵus prirabita bandito kaj frapetis lian ŝultron.

— Ĉu vi aŭdis ion pri la Kapitano? — demandis la bubo, kiam post mallonga hezitado li tamen ne mortpafis la sinjoron Wagner per sia rericevita revolvero.

— Jes, kompreneble! Mi parolis kun li tagmeze!

— Kie li estas?

— Mi ne scias tion.

— Kie do vi parolis kun li?

— En mia loĝejo.

— Tiam do vi devas scii, kie li estasí,

— Ĉu tiel malfru-vespere? Ekskludite. Estas sufiĉe bona afero fare de mi, ke mi trovos ĝin… Kaj mi raportas. Nu, jen estas la drinkejo! Ni eniru tien!

Kaj li piedpuŝe malfermis la pordon de la kabanaĉo. Densa fumo, rumoro kaj buŝharmonikado, sufoka, orel- kaj okultranĉa son- kaj odormiksaĵo ondruliĝis al ili. Sed antaŭ ol ili povintus enpaŝi, eĉ sur la sojlo, sinjoro Wagner subite retroŝanceliĝis, frapferminte la pordon, li kaptis la brakon de la knabo timiĝinte:

— Venu! Ni kuru!

Kaj li falis surventren.

La knabo ne komprenis, pri kio temas. Se li komprenus tion, li certe komencus kuri, ĉar li fariĝis partoprenanto de la tikla afero.



8 из 112