Nur unu aĵon li devis eviti — la persistan pensadon, per kiu estis varmigata lian kvarcan cerbon kaj tio ĉi povis lin perdigi. Sed li decidis, ke per senpensado li savos sian vivon kaj venkos la Krionidojn. Li alflugis la planedon, kaj per la longa vojaĝo tra la eterna galaksia nokto li estis tiel malvarmigita, ke la feraj meteoroj, kiuj tanĝis dumfluge je lia brusto, krevis je pecetoj sonorante kiel la vitro. Li surteriĝis sur la blankaj neĝoj de Krionujo, sub ĝia ĉielo nigra kiel la poto plena da steloj kaj, simila al la transparenta spegulo, li ekvolis pensi, kion li devos plue fari, sed la neĝo jam nigriĝis ĉirkaŭ kaj komencis vaporiĝi.

— Ho, ho! — ekdiris al si la Kvarculo — malbone! Mi nur ne pensos, kaj mi certe sukcesos!

Kaj li decidis ripeti al si tiun ĉi frazon, kio ajn okazos, ĉar ĝi ne postulis la mensan fortostreĉon, kaj dank' al tio ĝi lin entute ne varmigis. Do ekmoviĝis tra la neĝa deserto la Kvarculo, senpense kaj iel ajn, por gardi la malvarmon. Li iris kaj ĝis glaciaj muroj de la Krionida ĉefurbo, Frigido. Li plirapidiĝis, per kapo li bategis la krenelon ĝis aperis la fajreroj, sed li nenion sukcesis.

— Mi penu alie! — li diris al si mem kaj konsideris, kiom estus du oble du. Kaj dum li pensis pri tio, lia kapo iomete varmiĝis, do li duafoje ramis la murojn, sed li nur malgrandetan kavon faris.

— Malmulte mi pensis! — li diris al si. — Mi penu ion pli malfacilan. Kiom estos tri oble kvin?

Nun lian kapon jam ĉirkaŭigis la kraketanta nubo, ĉar la neĝo kuntuŝante kun tia intensa pensado tuj vaporiĝis, do posteniĝis la Kvarculo, ekplirapidiĝis, ekbategis kaj trairis la muron kaj post ĝi ankoraŭ du palacojn kaj tri domojn de pli etaj Frostaj Grafoj, fine enfalinte sur la grandan ŝtuparon li ekkaptis la balustradon de stalaktitoj, sed la ŝtupoj estis kiel glitejo. Li rapide ekstaris, ĉar jam ĉion ĉirkaŭ li komencis vaporiĝi kaj tiamaniere li povis trakuradi la tutan urbon internen, en la glacian abismon, kie eterne li estus frostiĝonta.



3 из 53