
— Mia bono! Mi nur ĉesu pensi! — li diris al si kaj efektive li tuj malvarmiĝis.
Do li eliris el la glacia tunelo, kiun li mem elfandigis, kaj li aperis sur granda placo lumigita el ĉiuj flankoj de polaraj aŭroroj, kiuj bruletis per smeralda kaj arĝenta lumo el kristalaj kolonoj.
Kaj kontraŭ li ekiris stelbriliĝanta grandega kavaliro, la estro de Krionidoj, Borealo. Ekpreparis sin la elektroheroo Kvarculo kaj fulme atakis, kaj la alia lin kontraŭstaris kun tia krakbruo, kiam du glacimontoj karambolas meze de la Norda Oceano. Forfalis la brilanta dekstra manego de Borealo, forrompita ĉe la bazo, tamen li ne konsterniĝis, la bravulo, sed li turnis por antaŭmeti al la malamiko sian bruston larĝan kiel glaciejo, kio ja li estis. Kaj la alia duafoje ekrapidiĝis kaj ekramis lin terure. La kvarco estis pli dura kaj pli tenaca ol la glacio, ekkrevis do Borealo kun bruego, kvazaŭ la lavango falis sur la rokajn deklivojn, kaj li kuŝis ŝprucita en la lumo de polaraj aŭroroj, kiuj rigardis lian malvenkon.
— Mia bono! Mi faru tiel plue! — diris la Kvarculo kaj ekŝiris de la venkito la juvelojn de mirakla beleco: la ringojn ornamentigitajn de la hidrogeno, brodaĵojn kaj butonegojn brilegantajn, similajn al la diamantoj, sed eltranĉitajn de la triuno de noblaj gasoj — argono, kriptono kaj ksenono. Sed kiam li ilin admiris, li ekvarmiĝis per la kortuŝo, kaj tial tiuj brilantoj kaj safiroj siblante ekvaporiĝis per lia tuŝo, do li tenis jam nenion — krom kelkaj gutoj da roso, kiu ankaŭ tuj malaperis.
— Ho! Do mi ne povu ankaŭ ravi! Nenio! Mi nur ne pensu! — li diris al si kaj denove ekiris internen en la akiratan urbon. En malproksimo li ekvidis la alvenantan grandegan figuron. Jen estis Albucido Blanka, la Generalo-Mineralo, kies vastobranĉan bruston ornamis la vicoj de ordenaj pendglacioj kune kun la granda stelo de Prujno sur la glacia rubando; tiu gardisto de la reĝaj trezoroj kontraŭstaris la Kvarculon, kiu atakis lin kiel la fulmotondro kaj disrompis lin kun glacia bruego.
