Por helpi al Albucido alkuris la princo Atrouho, de nigraj glacioj farita; lin ne povis venki la elektroheroo, ĉar la princo sur si havis la multekostan kirason de azoto, en heliumo hardita. Tia frosto emanis de ĝi, ke la impeto de Kvarculo kaj liaj movoj malfortiĝis, kaj la polaraj aŭroroj ekpaliĝis, ĉar la blovo de Absoluta Nulo ĉirkaŭiĝis. Ekstaris la Kvarculo pensante:

— Ve! Kio okazas? — kaj per la granda mirkonsterno lia cerbo ekvarmiĝis, la Absoluta Nulo fariĝis varmeta kaj samtempe la Astrouho mem komencis diskreviĝi kun tondregoj, kiuj akompanis lian agonion, ĝis nur la stako de nigra glacio restis en la flako sur la batalkampo.

— Mia bono! — diris al si la Kvarculo — mi nur ne pensu, sed en bezono mi pensu! Tiel aŭ alie — mi venki devas! Kaj li ekkuris antaŭen, kaj liaj paŝoj sonoris kvazaŭ iu pistus la kristalojn permartele; kaj li hufofrapis kurante sur la stratoj de Frigido, kaj ĝiaj urbanoj el sub la blankaj tegmentoj rigardis lin kun malespero en iliaj koroj. Tiamaniere li kuregis kiel la furioza meteoro laŭ la Lakta Vojo, kiam li ekvidis malproksime figuron solan kaj malgrandan. Ĝi estis Barion mem, nomata Glacibuŝo, la plej granda saĝulo de Krionidoj. Plirapidiĝis la Kvarculo por ke per unu blovo lin frakasi, tiu tamen lin preterlasis kaj montris du fingrojn al li streĉitajn; ne sciis la Kvarculo la signifon de tiu ĉi gesto, sed li turnis sin, kaj atakis la kontraŭulon denove, sed Barion ankoraŭfoje je unu paŝo lin preterlasis kaj rapide montris al li unu fingron. Miris iomete la Kvarculo kaj malrapidiĝetis sian kuron, kvankam li jam turnis kaj ĵus estis plirapidiĝonta. Li enpensiĝis kaj la akvo komencis elflui el la apudaj domoj, sed li tion ĉi ne vidis, ĉar Bariono montris al li la cirklon de fingroj faritan kaj tra ĝi per la dikfingro Bariono komencis movi antaŭen kaj malantaŭen. La Kvarculo pensis kaj pensis, kion tiuj mutaj gestoj signifus kaj malfermis sub liaj piedoj la neniaĵo, el kiu ekŝprucis la nigra akvo, kaj li mem falis profunden kiel la ŝtono kaj antaŭ ol li kapablis ankoraŭ al si diri: — Nenio! Mi nur ne pensu! — jam li pereis. Poste demandis la savitaj Krionidoj, dankemaj al Bariono por ilia savo, kion li volis montri per la signoj, kiujn li prezentis al la terura elektroheroo-vagabondo.



5 из 53