En rapida sekvenco ni pasis tra la franĝo de laŭmoda Londono, la hotela Londono, la teatraĵa Londono, la literatura Londono, la komerca Londono kaj fine, la mara Londono

Sed kiam la fotografon oni montris, estis rimarkinda efiko je la direktisto. Lia vizaĝo ruĝis per kolero, kaj liaj brovoj kuntiriĝis super la bluaj, germanaj okuloj.

“Ha, la kanajlo!” li kriis. “Jes, ja, mi tre bone konas lin. Nia establaĵo jam estis ĉiam respektinde, kaj nin nur unufoje entrudis la polico, kaj tio estas pro tiu ulo. Estis antaŭ pli ol jaro. Li ponardis alian italon surstrate, kaj tiam li venis ĉi tie sekvate de la polico tuj poste, kaj oni kaptis lin ĉi tie. Bepo estas la nomo – lian familian nomon mi neniam sciis. Mi ja meritas tion, ĉar mi dungis viron kun tia vizaĝo. Sed li estis bona laboristo – unu el la plej bonaj.”

“Kia kondamno?”

“La ponardito vivas kaj oni malliberigis Bepon dum unu jaro. Mi ne dubas ke oni nun liberigis lin, sed li ne kuraĝus aperi ĉi tie. Unu el liaj kuzoj laboras ĉe ni, kaj mi certas ke mi povas prezenti lin al vi.”

“Ne, ne,” kriis Holmso, “neniun vorton al la kuzo – eĉ neniun vorton, mi petegas. La afero estas tre grava, kaj ju pli mi progresas des pli grave ĝi ŝajnas. Kiam vi montris la vendon pri la statuoj en via registro, mi rimarkis ke la dato estas la 3a junio lastan jaron. Ĉu vi sciigas min pri la dato kiam oni arestas Bepon?”

Mi povas determini proksimume per la pago-listo,” la direktisto respondis. “Jes,” li daŭrigis, renversante paĝojn. “Oni laste pagis al li je la 20a majo.”

“Dankon,” diris Holmso. “Mi ne deziras plue entrudi min je viaj tempo kaj pacienco.” Kun fina averto ke li devu nenion diri rilate al nia enketo, ni foriris.



10 из 20