
Estas malfrue posttagmeze antaŭ ol ni povas rapide tagmanĝi en restoracio. Novaĵ-avizo ĉe enirejo anoncis “Keningtona ofendego. Murdo farita de frenezulo,” kaj la enhavo de la ĵurnalo montris ke s-ro Horaco Harkero sukcesis eldoni sian raporton malgraŭ ĉio. Du kolumnojn oni okupis per tre sensacia kaj troiga rakonto pri la tuta afero
“Tre bone, Vatsono,” diris li. “Aŭskultu:
Kontentiĝas ĉiuj konstati ke ne povas esti malsimilaj opinioj pri la kazo, pro tio ke s-ro Lestrado, unu el la plej lertaj oficialaj policistoj, kaj s-ro Ŝerloko Holmso, la famkonata konsultanto, ambaŭ konkludis ke la groteska sekvenco da okazoj, kiu finiĝis tiel tragike, devenis de frenezeco anstataŭ de intenca krimo. Nenio krom mensa aberacio povas klarigi la faktojn.
“La Gazetaro, Vatsono, estas tre valora institucio, se oni povas nur uzi ĝin. Kaj nun, se vi tute finas, ni revenos al Kensingtono por eltrovi kion la direktisto de Fratoj-Hardingo scias pri la afero.”
La fondinto de la granda emporio montriĝis vigla eta persono, tre eleganta kaj sperta, kun sagaca menso kaj senprokrasta respondo.
“Jes, sinjoro, mi jam legas la rakonton en la vesperaj ĵurnaloj. S-ro Horaco Harkero estas unu el niaj klientoj. Ni provizis lin per la statuo antaŭ iom da tempo. Ni mendis tri tiajn statuojn de Geldero kaj K-io, Stepnio. Ilin oni jam vendas. Al kiuj? Ho, mi certas, ke ni povas scii tion per nia vendolibro. Jes, jen la registraĵoj. Unu al s-ro Harkero, kaj alia al s-ro Josia Bruno, de Labernuma Vilao, Labernuma Valo, Ĉisiko, kaj alia al s-ro Sandefordo de Plimalalta Boskovojo, Ridingo. Ne, mi neniam vidis la vizaĝon, kiun vi montras per la fotografo. Tian oni ne facile forgesas, ĉu ne? Mi malofte vidis pli malbelan. Ĉu ni dungas italon? Jes, sinjoro estas kelkaj inter niaj dungatoj kaj purigistoj. Mi certas, ke eblas ke iu el ili jam legas la vendolibron. Ni ne klopodas sekurigi tiun libron. Nu, estas tre stranga afero, kaj mi esperas ke vi sciigos min, se vi eltrovos ion per via enketo.”
