
Ŝerloko Holmso kaj mi kune iris al Altstrato, kie ni haltis antaŭ la butiko de Fratoj-Hardingo, de kie oni aĉetis la statuojn. Juna komizo sciigis nin, ke s-ro Hardingo ne ĉeestos ĝisposttagmeze, kaj ke li mem estas nove dungita, kaj ne povas doni informon al ni. La mieno de Holmso montris desaponton kaj ĉagrenon.
“Nu, ni ne povas anticipi, ke ni povas unuafoje sukcesi, Vatsono,” diris li, fine. “Ni devas reveni posttagmeze, se s-ro Hardingo ne ĉeestos ĝis tiam. Kiel vi eble jam konjektas, mi povas spuri ĉi tiujn statuojn ĝis ilia fonto, por trovi ĉu estas ia stranga ekspliko pri ilia rimarkinda sorto. Ni iru al s-ro Morso Hudsono de Keningtona Vojo, por trovi ĉu li povas ĵeti lumon sur la problemon.”
Post horolonga veturo ni alvenis al la establaĵo de la bildovendisto. Li estis malgranda, dika viro kun ruĝa vizaĝo kaj pipreca maniero.
“Jes, sinjoro, sur mia vendotablo mem, sinjoro,” diris li. “Kial ni pagas imposton mi ne scias, se iu bandito povas eniri kaj rompi varon. Jes, sinjoro, mi vendis al d-ro Barnikoto liajn du statuojn. Hontinde, sinjoro! Nihilisma komploto – jen tiele mi taksas – neniu krom anarkiisto rompus statuojn. Ruĝaj respublikistoj mi nomas ilin. De kiu ni akiris la statuojn? Mi ne komprenas kiel tio koncernas la aferon. Nu, se vi vere deziras scii, mi akiris ilin de Geldero kaj K-io en Preĝejo-strato, Stepnio.
“Nu, jen estas tio, kion ni bonsense atendis de Morso Hudsono,” diris Holmso, kiam ni eliris la butikon. “Bepo estas komuna faktoro, kaj en Keningtono kaj en Kensingtono, tiel ke indas la deksep-kilometra veturo. Nu, Vatsono, ni iru al Geldero kaj K-io de Stepnio, la fonto de la statuoj. Mi estos surprizita se ni ne trovos helpon tie.”
