
“Tio estas ja kurioza,” li diris.
“Mi opinias, ke tio plaĉus al vi. Sed tio ne estas la fino. D-ron Barnikoton oni atendis en lia kirurgejo je la dekdua, kaj vi povas imagi lian miregon, kiam je sia alveno li trovis ke oni malfermis la fenestron dumnokte kaj la rompitajn pecojn de la duan gipsaĵon oni ĵetis trans la plankon. Oni pulvorigis ĝin ĝis atomoj. En ambaŭ kazoj estas eĉ ne spuro, kiu indikas la krimulon aŭ frenezulon, kiu faris la petolon. Nu, s-ro Holmso, vi havas la faktojn.”
“Tre kurioze, sed ne groteske,” diris Holmso. “Ĉu mi rajtas demandi ĉu la du gipsaĵoj de d-ro Barnikoto estis ekzaktaj replikoj de tiu, kiun oni detruis en la butiko de Morso Hudsono?”
“Oni faris ilin per la sama muldilo.”
“Tia fakto kontraŭstaras la teorion, ke la rompinton oni influis per ĝenerala malamikeco pri Napoleono. Konsiderante kiom multaj centoj da statuoj pri la granda imperiisto devas ekzisti en Londono, oni ne devas supozi ke estas koincido ke sendistinga ikonoklasto hazarde trovis tri specimenojn de la sama figuro.”
“Nu, mi same opinias,” diris Lestrado. “Aliflanke, tiu ĉi Morso Hudsono estas vendanto de skulptaĵoj en tiu Londona kvartalo, kaj tiuj tri estas la solaj kiuj estis en lia butiko dum longa tempo. Do, kvankam, kiel vi diras, estas multaj centoj da statuoj en Londono, estas probable ke tiuj tri estas la solaj en tiu kvartalo. Do, loka fanatikulo komencus kun ili. Kion vi opinias, d-ro Vatsono?”
“Ne estas limo al la ebleco de monomanio,” mi respondis. “Estas kondiĉo kiun la modernaj francaj psiĥologoj nomas la ‘idée fixe’,
“Tio ne estas eble, mia kara Vatsono,” kapneante diris Holmso, “ĉar nenia idée fixe ebligis vian interesigan monomaniulon eltrovi kie estas ĉi tiuj gipsaĵoj.”
“Nu, kiel vi klarigas?”
“Mi ne penas klarigi tion. Mi nur observas ke estas certa metodo en la procedoj de la stranga sinjoro. Ekzemple, en la halo de d-ro Barnikoto, kie sono eble vekus la familion, la rompotan gipsaĵon oni formovis, kvankam en la kirurgejo, kie estis malpli danĝero, oni rompis ĝin tie, kie ĝi staris.
