
La rivelado pripetita de mia amiko venis en pli rapida kaj infinite pli tragika maniero ol li povis imagi. Mi ankoraŭ vestadis min en mia dormĉambro la sekvantan matenon, kiam oni perkutis je mia pordo kaj eniris Holmso. Li permane portis telegramon, kiu tekstis:
“Venu tuj, 131 Pitt-strato, Keningtono. – Lestrado.”
“Do, kio okazis?” mi demandis.
“Mi ne scias – eble ĉio ajn. Sed mi suspektas ke estas la sekvo de la historio pri la statuoj. Tiuokaze, nia amiko la figuro-rompanto komencis agi en alia kvartalo de la urbo. Jen kafo surtable, Vatsono, kaj estas kabrioleto ĉe pordo.”
Post duona horo ni atingis Pitt-straton, kvietan flankvojon ĝuste apud unu el la plej viglaj fluoj en Londono. Numero 131 estis inter vico el simplaj respektindaj kaj tre neromantikecaj loĝejoj. Kiam ni alvenis, ni trovis antaŭ la domo homamason ĉe la reloj. Holmso perbuŝe fajfis.
“Je Georgo! Ŝajne oni jam atencas la vivon. Nenio alia tiele logis la Londonan mesaĝulon. Estas ago de perforto indikita per la rondaj ŝultroj kaj etendita kolo de tiu ulo. Kio do, Vatsono? La plej supran ŝtupon oni per akvo verŝis kaj la aliaj estas sekaj. Sufiĉe da piedsignoj ĉiuokaze! Nu, jen Lestrado en la plej supra, antaŭa fenestro, kaj ni baldaŭ scios ĉion.”
La oficisto ricevis nin per serioza mieno kaj kondukis nin en salonon, kie paŝis jen kaj jen tre senorda kaj agitita maljunulo vestita per flanela ĉambrorobo. Oni prezentis lin al ni kiel domposedanto – s-ro Horaco Harkero de la Centra Gazetara Sindikato
