
“Temas denove pri la Napoleonaj statuoj,” diris Lestrado. “Ŝajnis ke vi interesiĝas pri tio lastan nokton, s-ro Holmso, do mi opinias ke eble vi ĝojas ĉeesti nun ke la afero disvolviĝas pli grave.”
“Do, kio okazis?”
“Murdo, s-ro Holmso, bonvolu diri al tiuj ĉi sinjoroj tion, kio okazis.”

La per ĉambrorobo vestita sinjoro alfrontis nin per tre malĝoja mieno.
“Estas tre eksterordinara afero,” diris li, “ke dum mia tuta vivo mi kolektis novaĵojn pri aliaj homoj kaj nun kiam vera novaĵo venis al mi, mi estas tiom konfuzata kaj ĝenata ke mi ne povas kunmeti du vortojn. Se mi alvenus kiel ĵurnalisto, mi intervjuus min mem kaj havus du kolumnojn en ĉiuj vesperaj ĵurnaloj. Sed nun, mi fordonas valoran presotaĵon ĉar mi devas ree rakonti la aferon al amaso da aliaj homoj, kaj mi mem ne povas uzi ĝin. Tamen, mi aŭdis pri via nomo, s-ro Ŝerloko Holmso, kaj se vi nun elklarigos ĉi tiun strangan aferon, min oni pagos por mia rakontado al vi.”
Holmso sidigis sin kaj aŭskultis.
“Ŝajne temas pri la statuo pri Napoleono, kiun mi aĉetis por ĉi tiu ĉambro mem. Ĝi ne estas valora kaj mi akiris de Fratoj-Hardingo, du pordojn for de la Altstrato-stacidomo. Iom multe da miaj ĵurnalistaj laboroj mi faras nokte, kaj mi ofte verkis ĝis la tagiĝo. Tiele hodiaŭ. Mi sidis en mia kabineto, kiu estas malantaŭe en la supra etaĝo, ĉirkaŭ la tria, kiam mi estis konvinkita ke mi aŭdis ian sonon de malsupre. Mi aŭskultis, sed la sonon oni ne ripetis kaj mi konkludis ke ĝi venis de ekstere. Tiam subite post kvin minutoj estis la plej terura krio – la plej timeginda bruego, kiun mi iam ajn aŭdis, s-ro Holmso. Tio sonados en miaj oreloj dum la cetero de mia vivo. Mi sidis senmovkapabla pro teruro dum unu-du minutoj. Tiam mi alprenis la fajrostangon kaj malsupreniris. Kiam mi eniris la ĉambron, mi trovis la fenestron tute malfermita, kaj mi tuj observis ke la statuo malaperis de la kamenbreto. Kial iu domŝtelisto ŝtelus tian aferon, mi ne povas kompreni, ĉar ĝi estas nur Pariza gipsaĵo kaj ne multe valora.
