“Vi mem povas kompreni ke iu ajn eliranta el la aperta fenestro povus atingi la ĉefpordon per unu longa paŝo. Tion certe faris la domŝtelisto, do mi malfermis la pordon. Paŝante en la mallumon, mi preskaŭ stumblis pro mortinto, kiu kuŝis tie. Mi ree kuris por lumilo, kaj jen estis la povrulo, granda tranĉvundo en sia gorĝo kaj la tuta loko naĝanta en sango. Li kuŝis surdorse, la genuoj maletenditaj kaj la buŝo terure malfermita. Mi ĉiam vidados lin en miaj sonĝoj. Mi havis ĝuste sufiĉan tempon por per fajfilo voki la policon, kaj tiam ŝajne mi svenis, ĉar mi sciis nenion ĝis mi trovis policistojn superstarantajn min en la koridoro.”

“Nu, kiu estas la murdito?” demandis Holmso.

“Estas ne indiko pri lia identeco,” diris Lestrado. “Vi elvidos la kadavron en la sepultistejo sed ni jam ne povas ion ajn eltrovi ĝis nun. Li estis altstatura, sunbruligita, tre forta, ne pli ol tridekjaraĝa. Li estas malbone vestita, sed tamen li ne ŝajnas laborinto. Ponardo kun tenilo el korno kuŝis en sangoflako apud li. Ĉu la mortigarmilo aŭ ĉu la propraĵo de la mortinto, mi ne scias. Estis neniu nomo en la vestaĵoj kaj nenio en la poŝoj krom pomo, iom da ŝnuro, malmultekosta Londona mapo kaj fotografo. Jen.”

Evidente ĝi estis tuja foto farita per malgranda fotografilo. Ĝi estis pri vigla, akre aspekta, simieca viro kun dikaj brovoj kaj tre stranga elstaraĵo de la malsupra parto de la vizaĝo, kiel la muzelo de paviano.

“Kaj kio okazis ĉe la statuo?” demandis Holmso, post zorgema ekzameno de la bildo.

“Oni sciigis nin pri ĝi antaŭ ol vi alvenis. Ĝin oni trovis en la antaŭa ĝardeno de vaka domo en Kamden-Doma Vojo.



6 из 20