“Certe. Mi devas nur ekzameni tiun lokon.” li ekzamenis la tapiŝon kaj la fenestron. “La ulo aŭ havas tre longajn krurojn aŭ estas tre vigla,” diris li. “Kun liveradejo malsupre, estas ne facila afero atingi la fenestran kornicon kaj malfermi la fenestron. La reveno estas relative facila. Ĉu vi venos kun ni por vidi la restaĵojn de via statuo, s-ro Harkero?”

La senkonsola ĵurnalisto jam sidigis sin ĉe skribotablo.

“Mi devas peni verki ion,” li diris, “kvankam, mi ne dubas ke oni jam plenŝtopas per detaloj la unuajn numerojn de la vesperaj ĵurnaloj. Estas kiel mia sorto! Ĉu vi memoras kiam la spektejo falis en Donĉestro?

Dum ni eliris la ĉambron, ni aŭdis la plumon knarantan transpapere.

La loko, kie oni trovis la restaĵojn de la statuo estis for nur kelkcent metrojn. Unuafoje niaj okuloj vidis ĉi tiun aspekton de la granda imperiisto, kiu ŝajne levis tian frenezan kaj detrueman malamikecon en la menso de nekonato. Ĝi kuŝis disrompite sur la herbo. Holmso alprenis kelkajn fragmentojn kaj zorgeme ekzamenis. Mi estas konvinkita per lia atenta mieno kaj celplena maniero, ke fine li havas spuron.

“Nu?” demandis Lestrado.

Holmso levis la ŝultrojn.

“Estas multe por ni preni en konsideron.” diris li. “Kaj tamen, ni havas iom da sugestaj faktoj por sekvi. Tiu ĉi malmultevalora statuo estis pli valora ol homa vivo, laŭ ĉi tiu kurioza krimulo. Tiu estas unu punkto. Tiam estas la unika fakto ke li ne rompis ĝin en la domo, aŭ tuj ekstere, se rompado estis lia sola celo.”

“Li estis ĉagrenita per la renkonto kun ĉi tiu ulo. Li preskaŭ ne sciis kion li faris.”

“Nu, tio estas sufiĉe probabla. Sed mi deziras atentigi vin aparte al la loko de ĉi tiu domo, en kies ĝardeno oni disrompis la gipsaĵon.”

Lestrado ĉirkaŭrigardis.

“Ĝi estas vaka, kaj li sciis ke oni ne interrompis lin en la ĝardeno.”



7 из 20