“Jes, sed estas alia vaka domo pli fore laŭ la strato, kiun li devis pasi antaŭ ol li venis ĉi tien. Kial li ne rompis tie, pro tio ke ĉiu korto, kiun li pasis kun la statuo pliigis la riskon ke li renkontis alian?”

“Mi cedas,” diris Lestrado.

Holmso fingromontris la stratlampon super niaj kapoj.

“Ĉi tie li povis vidi tion, kion li faris, kaj tie ne. Jen la kialo.”

“Je Jovo! vi pravas,” diris la detektivo. “Nun ke mi pensas pri ĝi, la gipsaĵon de d-ro Barnikoto oni disrompis ne malproksime de lia ruĝa lampo. Nu, s-ro Holmso, kion ni faras rilate al tiu fakto?”

“Memori kaj registri ĝin. Ni eble havos ion poste, kio rilatos. Kion vi proponas klopodi nun, Lestrado?”

“Laŭ mi, plej praktike ni penas identigi la mortinton. Tio ne estus malfacile. Kiam mi trovos lian identecon, kaj liajn kamaradojn, ni pli bone scios kion li faradis en Pitt-strato hieraŭ vespere, kaj kiu renkontis lin kaj mortigis lin sur la sojlo de s-ro Horaco Harkero. Ĉu vi ne konkordas?”

“Sendube; tamen tio ne estas la maniero per kiu mi traktos la kazon.”

“Kion vi faras, do?”

“Ho, vi ne devu permesi al mi influi vin ĉiel ajn. Mi sugestus, ke vi sekvu viajn klopodojn kaj mi sekvos la miajn. Poste kiam ni povos kompari, ni reciproke suplementos la alian.”

“Bone,” diris Lestrado.

“Se vi revenas al Pitt-strato, eble vi povas viziti s-ron Horacon Harkeron. Diru al li por mi, ke mi decidiĝas, ke estas certe ke danĝera hommortigeca lunatiko, kun iluzio pri Napoleono, estis en lia domo lastan vesperon. Tio estos utila por lia artikolo.”

Lestradao fikse rigardis.

“Vi ne serioze opinias tiele, ĉu?”

Holmso ridetis.

“Ĉu ne? Ne, eble mi ne tion opinias. Sed mi certas ke ĝi interesos s-ron Horacon Harkeron kaj la legantaron de la Centra Gazetara Sindikato.



8 из 20