“Ĉu vi scias kie ni estas?” li flustre diris.

“Certe jen estas Bakerstrato,” mi respondis strabante tra la malpura fenestro.

“Precize. Ni estas en Kamdena domo, kiu staras kontraŭ nia propra malnova loĝejo.”

“Sed kial ni estas ĉi tie?”

“Ĉar ĝi regas tre bonan vidaĵon de tiu pitoreska domo. Ĉu mi ĝenu vin, mia kara Vatsono, stari pli proksime al la fenestro? Sed klopodu ne montri vin mem, kaj tiam rigardu niajn malnovajn ĉambrojn – la komencopunkton de tiom multe el viaj eta fefabeloj. Ni vidu, ĉu mia tri jara foresto forigis mian surprizopovon.”

Mi rampe alproksimiĝis antaŭen kaj transe rigardis la konatan fenestron. Kiam mi ekvidis, mi anhele ekkriis pro miro. La rulkurtenon oni jam fermis, kaj forta lampo lumigis la ĉambron. La ombro de viro, kiu sidiĝis sur seĝo, ĵetiĝis sur la lumigitan ekranon de la fenestro. Mi ne povus erari rilate al la pocizio de la kapo, la formo de la ŝultroj, la akreco de la vizaĝo. La vizaĝo estis turnita duonprofile, kaj aspektis kiel unu el tiuj nigraj siluetoj ŝatitaj de niaj geavoj. Ĝi estis perfekta kopio de Holmso. Tiom mirigita mi estis, ke mi ĵete etendis la manon por certigi min ke la viro mem staris apud mi. Li tremetis pro silenta ridado.

“Nu?” diris li.

“Je l’ĉielo!” Mi kriis. “Estas mirinda.”

“Mi fidas ke la aĝo ne velku nek la kutimo malfreŝigu mian senliman varion,”

“Ĝi iom similas min, ĉu ne?”


“Mi pretas ĵuri, ke estas vi.”

“Por la produkto mi agnoskas s-ron Oskaron Meŭnieron de Grenoblo, kiu pasigis kelkajn tagojn muldi la vaksan statuon. Mi mem aranĝis la ceteran dum mi vizitis en Bakerstraton ĉipostmatene.”



10 из 19