Iel li eksciis pri mia propra malfeliĉa funebro, li montris sian simpation per maniero ol per vortoj. “La laboro estas la plej bona antidoto por la aflikto, mia kara Vatsono,” li diris, “kaj mi havas laboraĵon por ni ambaŭ ĉi-nokton, kiu mem, se ni sukcesos, pravigos niajn vivojn sur ĉi tiu planedo.” Vane mi petegis al li diri plue. “Vi aŭdos kaj vidos sufiĉe antaŭ la mateno,” li respondis. “Ni devas diskuti la tri pasintajn jarojn. Tiu sufiĉu ĝis duono post la naŭa, kiam ni komencis nian notindan aventuro pri la vaka domo.”

Estis ja kiel antaŭe, je la koncernita horo mi trovis min apud li en kabrioleto kun mia revolvero en la poŝo kaj kun ekscito de la aventuro en la koro. Holmso estis frida kaj severa kaj silenta. Dum la lumo de la stratolampoj faladis sur lian aŭsteran vizaĝon, mi vidis ke liaj brovoj penseme kuntiriĝis kaj liaj maldikaj lipoj kunpremiĝis. Mi ne sciis, kiajn sovaĝajn bestojn ni estis ĉasontaj en la malluma ĝangalo de krima Londono, sed min oni certigis pro la mieno de la majstra ĉasisto ke la aventuro estas tre grava – dum la sardona rideto, kiu kelkfoje aperis tra la asketa mieno, aŭguris malmultan bonon por la ĉasoto.

Mi opiniis ke ni iros Bakerstraton, sed Holmso haltigis la kabrioleton ĉe la stratangulo de Placo Kavendiŝo.

La domo estis tute malluma, sed evidentis al mi ke estis vaka domo. La sentapiŝa planko knaris kaj kraketis sub niaj piedoj, kaj per mia etendita mano mi palpis muron kun ĉifona tapetpapero. La malvarma maldikaj fingroj de Holmso kroĉis mian pojnon kaj li kondukis min antaŭen laŭ longa koridoro, ĝis mi malklare vidis malhelan vazistason. Tie Holmso subite turniĝis dekstren, kaj ni trovis nin en granda, kvadrata, vaka ĉambro, tre malluma en la anguloj sed meze estis malforte lumigita per malproksima stratolampo. La fenestro havis abundan tavolon da polvo, tiel ke ni preskaŭ ne povis reciproke percepti la alian. Mia kunulo metis la manon sur mia ŝultro kaj la lipoj proksime al mia orelo.



9 из 19