
Mi devas deklari ke mi progresis nur malmulte. Ĉi-vesperon mi promenadis trans la Parko kaj trovis min proksimume je la sesa ĉe la Oksfordstrata fino de Parkstrateto. Aro da lantemuloj estis surstrate, ĉiuj spektis apartan fenestron. Tio montris al mi la domon, kiun mi deziras rigardi. Altstatura maldika viro kun malhelaj okulvitroj, kiu, mi suspektis, estis civilvestita detektivo, klarigis iun propran teorion, dum la aliaj amasiĝis ĉirkaŭe. Mi alproksimiĝis al li laŭeble, sed tio, kion li diris, ŝajnis al mi absurda, do mi foriris denove naŭzite. Kiam mi forturniĝis mi puŝis kontraŭ maljunan deformitan viron malantaŭ mi, kaj li faligis kelkajn librojn, kiujn li portis. Mi memoris dum mi alprenis tiujn ke mi rimarkis unu el la titoloj –
La origino de la arbokulto. Imponis min ke la ulo devas esti libroamanto, kiu aŭ komerce aŭ hobie kolektis nekonatajn volumojn. Mi provis pardonpeti pro la akcidento, sed estis klare ke ĉi tiujn librojn, kiujn mi malfeliĉe mistraktis, alte estimis la posedanto. Kun malestima grumblo li forturniĝis kaj mi vidis lian kurban dorson kaj blankajn vangoharojn malaperi en la homamason.
Mia observado de 427 Parkstrateto malmulte klarigis la problemon kiu interesigis min. Malalta muro kaj relo, ne pli ol du metrojn altaj, apartigis la domo de la vojo. Estis tute facile do, ke oni povus eniri la ĝardenon, sed ne la fenestron, kiu estis neatingebla, ĉar estis neniu drenilo aŭ simila, kiun oni povis surgrimpi. Pli perpleksite mi revenis Kensingtonon. Mi ne estis en mia studejo kvin minutojn kiam la servistino eniris por anonci ke iu deziras viziti min. Al mia miro estis neniu alia ol la stranga maljuna librokolektanto – sia bruska velka vizaĝo kadrita per
“Vi estas surprizita, sinjoro,” diris li per kurioza kvaka voĉo.