Mi agnoskis, ke jes.

“Nu, mi havas konsciencon, sinjoro, kaj kiam mi hazarde vidis vin eniri ĉi tiun domon, dum mi lame iris post vi, mi pensis al mi, ke mi ĝuste eniru kaj vizitu tiun helpeman ĝentelmanon, kaj diras al li ke se mi estis iomete bruska laŭmaniere, mi ne intencis ĝeni, kaj ke mi estas tre dankema al li, ĉar li alprenis miajn librojn.”

“Vi troigas bagatelon,” mi diris, “ĉu mi rajtu demandi al vi, kiel vi scias min?”

“Nu, sinjoro, se mi ne estas tro libera kun vi, mi estas unu el viaj najbaroj, ĉar vi trovu mian etan librovendejon ĉe la stratangulo de Preĝejostrato, kaj tre plaĉas al mi vidi vin, mi certas. Eble vi mem kolektas, sinjoro. Jen Britaj birdoj,

Mi turnis la kapon por rigardi la libroŝrankon malantaŭ mi. Kiam mi returnis, Ŝerloko Holmso staris ridetante trans la studeja tablo. Mi surpiediĝis, strebis al li kelkajn momentojn, tute mirigita, kaj tiam ŝajnas ke mi svenis por la unusola fojo dum mia vivo. Certe griza nebuleto turbulis antaŭ la okuloj, kaj kiam ĝi foriĝis, mi trovis ke mian kolumon oni malbutonis kaj la postgusto de brando estis sur la lipoj. Holmso klinis super mia seĝo kun sia flakono en la mano.

“Mia kara Vatsono,” diris la bone memorita voĉo. “Mi devas milfoje pardonpetas. Mi tute ne scias ke vin mi tiom afekcias.”

Mi kroĉis lian brakon.

“Holmso!” mi ekkriis. “Ĉu estas vere vi? Ĉu vi vere povas vivi? Ĉu eblas ke vi sukcesis grimpi el tiu horora abismo?”

“Atendu momenton,” diris li. “Ĉu vi certas ke vi estas sufiĉe sana diskuti la aferon? Mi grave ŝokis vin per ne necese drama reapero.”


“Ĉio estas en ordo, sed vere, Holmso, mi povas almenaŭ kredi al miaj okuloj. Je l’ĉielo! Pensu, ke vi, antaŭ ĉiu alia, staru en mia studejo.” Denove mi kroĉis lian manikon kaj palpis la maldikan tendenecan brakon sube. “Nu, ĉiuokaze vi ne estas spirito.” mi diris. “Mia kara ulo, mi ravas vidi vin. Sidiĝu kaj diru al mi kiel vi eskapis el tiu terura abismo.”



4 из 19