
Li sidiĝis kontraŭ mi, kaj ekbruligis cigaredon laŭ sia malnova senzorga maniero. Li vestiĝis per la ĉifona kitelo de la librovendisto, sed la cetero de tiu ulo – blankaj haroj kaj libroj – amase kuŝis surtable. Holmso aspektis eĉ pli maldika kaj pli akra ol antaŭe, sed estis mortblanka nuanco en lia agleca vizaĝo kiu sciigis min ke lia lastatempa vivo ne estis sana.
“Plaĉas al mi streĉi min, Vatsono,” li diris. “Estas senŝerce kiam altstaturulo devas kaŝi tri dek centimetrojn de sia alteco dum kelkaj horoj sinsekve. Nu, mia kara ulo, rilate al la klarigo. Se mi rajtu peti vian kunhelpon, antaŭ ni estas malfacila kaj danĝera nokto. Eble plibonas se mi rakontas tiun al vi kiam ni finos nian laboron.”
“Mi plenpleniĝas per scivolemo. Mi preferas aŭdi nun.”
“Ĉu vi kuniros kun mi ĉi-nokton?”
“Kiam ajn kaj kien ajn laŭ via plaĉo.”
“Tio estas kiel la malnova tempo. Estas sufiĉa tempo ke ni manĝu antaŭ ol foriri. Nu, pri la abismo. Ne estis malfacile eskapi el ĝi, pro tio ke mi neniam estis tie.”
“Ĉu vi neniam estis tie?”
“Ne, Vatsono, mi neniam estis tie. Mia noto al vi estis absolute aŭtentika. Mi ne dubis, ke mi jam finis mian karieron kiam mi perceptis la iom sinistran figuron de la forpasinta profesoro Moriarto starantan sur la mallarĝa pado, kiu elkondukis. Liaj grizaj okuloj sciigis min pri lia neŝanĝebla motivo. Ni interŝanĝis kelkajn vortojn, do, kaj mi akiris lian komplezan permeson skribi la mallongan noton, kiun vi poste ricevis. Mi postlasis ĝin kun mia cigaredujo kaj bastono, kaj mi iris laŭ la pado, Moriarto ankoraŭ tuj post mi. Kiam mi atingis la finon, mi staris enangulita. Li eltiris neniun armilon, sed li atakis min kaj ĵetis liajn longajn brakojn ĉirkaŭ min. Li sciis ke mi venkis lin, kaj li deziris venĝi sin kontraŭ mi. Ni kune ŝanceliĝis ĉe la rando de la akvofalo. Mi tamen iom scias la baritsuon, 