
“Finfine, kiam vi formis viajn neeviteblajn kaj tute erarajn konkludojn, vi foriris hotelon, kaj mi estis sola. Mi jam imagis ke mi atingas la finon de miaj aventuroj, sed ne anticipita okazo montris ke ankoraŭ surprizoj atendis min. Grandega roko, falanta de supre, tondre preterpasis min, frapis la padon, kaj resaltis en la abismon. Tuj mi opiniis ke estas akcidento, sed tuj poste, supren rigardante mi vidis virkapon kontraŭ la malheliganta ĉielo, kaj alia ŝtono frapis la kornicon kie mi kuŝis tre proksime al mia kapo. Kompreneble estis evidente ke Moriarto ne estis sola. Komplico – eĉ tiu ekrigardo montris al mi kiel danĝera estis tiu komplico – gardis dum la profesoro atakis min. De malproksime kaj ne de mi vidite li vidis la morton de sia amiko kaj mian eskapon. Li atendis, kaj tiam ĉirkaŭirante la supron de la klifo, li penis sukcesi kie malsukcesis lia kamarado.
“Mi ne pripensis longatempe, Vatsono. Denove mi vidis la insistan vizaĝon super la klifo, kaj mi sciis ke estis la antaŭanto de alia ŝtono. Mi malsupren grimpis sur la padon. Mi opinias ke mi ne povus tion fari per kalkulado. Estis centfoje pli malfacile ol supren grimpi. Sed ne estis sufiĉe da tempo pensi pri la danĝero, ĉar alia ŝtono fajfe preterpasis min dum mi pendis de la kornicorando per la manoj. Meze en la vojo mi stumblis, sed, per la beno de Dio, mi surteriĝis sur la pado. Mi forkuris. Mi kuris ses kilometrojn super la montojn en la mallumo, kaj post semajno, trovis min en Florenco, certe ke neniu en la mondo sciis tion, kio okazis al mi.
“Mia sola konfidenculo estis mia frato Mikrofto. Mi devas peti vian pardonon, mia kara Vatsono, sed estis gravege ke oni opinias ke mi estis morta, kaj tute certis ke vi ne povas verki tian konvinkigan rakonton pri mia malfeliĉa fino, se vi mem ne opiniis ke estas vera.
