Kelkfoje dum la lastaj tri jaroj mi komencis skribi al vi, sed ĉiufoje mi timis ke via tenera estimo por mi tentus vin al senprudento, kiu perfidus mian sekreton. Do mi forturniĝis de vi ĉivesperon kiam vi kaŭzis min faligi miajn librojn, ĉar tiutempe estis danĝere por mi, kaj signo de surprizo aŭ emocio viaparte atentigus iun pri mia identeco kaj kondukus al tre bedaŭrindaj kaj neripareblaj rezultoj. Rilate al Mikrofto, mi devis konfidenci lin por akiri la monon, kiun mi bezonis. Kompreneble en Londono eventoj ne okazis tiel bone kiel mi esperis, ĉar la proceso de la Moriata bando lasis du el la plej danĝeraj bandanoj, miajn proprajn plej venĝemajn malamikojn, liberaj. Mi vojaĝis du jarojn en Tibeto, do, kaj distris min mem per vizito al Lasso, kaj mi pasis kelkajn tagojn kun la ĉeflamao. Vi eble legu pri la rimarkindaj esploradoj de Norvegio nomita Sigersono, sed mi certas ke neniam venis al vi en la kapon ke vi ricevis novaĵon pri via amiko. Tiam mi pasis tra Persio, vizitis Mekkon, kaj pasis iomete da tempo kun la Kalifo ĉe Kartumo. La rezultojn mi jam komunikis al la Buroo pri eksterlandaj aferoj. Revenante al Francio, mi pasis kelkajn monatojn esplorante la derivaĵojn de karba gudro, kiun mi faris en laboratorio ĉe Montpeliero en suda Francio. Finante tiun al mia plaĉo kaj eksciante ke nur unu el miaj malamikoj restas en Londono, mi estis revenonta kiam min oni hastigis per la rimarkinda novaĵo pri la Parkstrateta Enigmo, kiu ne nur logis min per sia propra merito, sed kiu ŝajnis oferi iujn tre kuriozajn personajn oportunojn. Mi venis tuj Londonon, iris en mia propra persono al Bakerstrato, donis tre violentan ŝokon al s-ino Hudsono, kaj trovis ke Mikrofto konservis miajn ĉambrojn kaj dokumentojn kiel mi ilin lasis. Do, mia kara Vatsono, je la dua ptm hodiaŭ mi trovis min sur mia malnova brakseĝo en mia propra malnova ĉambro, kaj dezirante nur ke mia malnova amiko estu sur la seĝo, kiun li tiom ofte ornamis.”

Tiu estis la rimarkinda rakonto, kiun mi aŭskultis tiun aprilan vesperon – rakonto, kiu estus al mi komplete nekredebla, se ne konfirmiĝis per la efektiva vidaĵo de la altstatura maldika figuro kaj la vigla avida vizaĝo, kiun mi neniam esperis vidi denove.



8 из 19