
Mills: Dankon pro la novaĵoj. Verŝajne estas ĵurnalista «anaso» pri tiu komputilo de Bell Telephones! Nia komputilo ĉiuokaze funkcias normale. Aŭskultu, ĉu vere la antaŭstarta proceduro jam estas finita? Ĉu ĉio bonordas?
Voĉo: Certe. Vi povas esti trankvilaj. Tom kaj James venos por anstataŭi vin kun precizeco de duoblaj reloj (ridas). Ĉu vi ne domaĝas forlasi Lunon kaj ĝiajn luksajn pejzaĝojn?
Blopp: Iomete. Sed ĉi tie estas sufiĉe enue. Iuj el ni plendas pro manko de biero.
Voĉo: Do, ili eraras, ĉar trinki bieron ĉe vi ne eblas. Malfortas gravito! La tuta biero transformiĝos je ŝaŭmo kaj forkuras…
Mills: (ekinteresiĝinte). Kion vi diras? Ĉu vi provis?
Voĉo: Tio estas ŝtata sekreto. Knaboj, estas du minutoj antaŭ la fado. Mi rigardas oscilografon kaj vidas, ke via radioportanta ondo jam komencas malfortiĝi. Se vi ankoraŭ ion intencas transdoni, do diru haste! Akcepto.
Mills: Ĉe ni ĉio normalas. Ni prepariĝas al la lasta luna nokto.
Voĉo: Ni deziras al vi bonan lunan nokton! Akcepto.
Mills: Ĝis revido sur Tero. Kaj komuniku al la niaj en flughaveno, ke ili preparu bonan provizon da biero. Prefere la danlandan! Ni atendas niajn anstataŭantojn! Fino!
Blopp: Ili, eble, jam ne aŭdis.
Mills: Ĉu vi opinias?
Blopp: Jes. Ĉu vi aŭdas? Eĉ ne unu spuro de la portanta signalo. Mi plifortigos iomete… (plialtiĝas sibloj de radio). Jen maljunulino Tero tiel siblas. Tuj ĉesos, kiam ni eniros pli profunden sub la horizonton… Tamen mi malŝaltu, ŝparendas energio. Do jen tiel. El tio konsistas la vivo. Kion ni faru? Strange, sed mi ne dormemas. Ĉu, eble, partieton de pokero?
Mills: Dankon, ne. Vi ĉiam gajnas.
